LA TERAPIA ARBARO

Niaj legantoj miras pri la multeco de naturterapioj en la mondo. La konata proverbo diras, ke “multaj vojoj gvidas al Romo”. Multaj terapioj nome ne kuracas/resanigas rekte, sed instigas la pacientan korpon kuraci/resanigi sin mem.

Kaj, depende de la persono, unu terapio povas esti pli alloga au sukcesa ol la alia. Sed tiu multeco havas ankau alian flankon. De tempo al tempo aperas novajn naturterapiojn, pri kiuj aperas libroj, kursoj, diplomoj.

En la komenco la inventinto, kiu ofte nomas sin retrovinto, estas la sola instruisto, kiu flanke de la aplikado de la terapio,devas okupi sin pri la instruado de terapiistoj. Ofte formiĝas organizo, kelkfoje sufiĉe nebula. Ĉar mankas konkurenco (li ja estas la iniciatinto) li kelkfoje emas peti sufiĉe altajn prezojn. Estas “terapioj”, kiuj nur celas la dikiĝon de la terapiista monujo kaj maldikigi tiun de la pacientoj. Problemo estas, ke por laikoj estas malfacile distingi inter vera, valora terapio kaj la þarlatana kvazauterapio.Þarlatanoj ŝtelas aferojn (terapierojn,teorierojn, saĝecojn) el jam ekzistantaj terapioj, ofte baziĝas sur antikvaj “forgesitaj” verkoj (plejofte el Ĉinio au Japanio) kaj mistifikas la aferojn.

Por plej multaj homoj ne eblas esplori tiujn “fontojn” pro lingvaj problemoj kaj

rareco de la verkoj. Nur homoj en la t.n. fontolando mem povas helpi juĝi la jus

tecon kaj veron.

Persone mi klopodis fari tion pri du diversaj terapioj kiuj originas el Japanio. Mi

kontaktis diversajn esperantistojn kaj eĉ religian organizon, petante tie helpon,

opinion kaj tradukon de mallonga japana teksto. Je mia miro ne venis respondon, eĉ ne post dua kaj tria letero. Tio okazis ekster INA-kadro.

Ĉar nun INA eniris sian duan junaĝon, mi ŝatus proponi la eblecon pridiskuti nove malkovritajn terapiojn kaj volas pledi, ke speziale INA-membroj en landoj de terapiorigino partoprenu la esploradon. Tiu persono ne necese mem estu terapiisto,medicinisto au kuracisto. Ĉiu kritikema bonvolulo, kiu pretas kontakti bibliotekon, universitaton au alian personon, kontribuas valore al tiu esploro.

Kees Ruig, Malden, NL

FONTO: http://53913456.swh.strato-hosting.eu/ina/pdf/2005-01.html.pdf

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.