BONVENON AL I.N.A – INTERNACIA NATURKURACA ASOCIO

Saluton, kara vizitanto!
Bonvenon al la Internacia Naturkuraca Asocio!

Ni vivas en diversaj mondpartoj kun malsamaj kulturoj kaj lingvoj. Ni tamen havas saman opinion, ke la plej grava en nia vivo estas la sano. Vivi longe kaj sane estis kaj estas la revo de ĉiuj homoj: ĉu antikvaj, ĉu nuntempaj, ĉu europaj, ĉu aziaj, ĉu de aliaj kontinentoj. Tra la tuta historio la homoj senĉese estis serĉantaj je rimedoj por realigi tiun revon.

Dum la lastaj jardekoj, samtempe kun la progreso de la modernaj scienco kaj teknologio, draste progresis ankau la medicino. Malgrau tio ĝi ne venkis la problemon de homaj malsanoj. Spite al la progreso en la industrio kaj scienco, pli multe da diversaj malsanoj aperis en la homa socio. La moderna medicino atingis nun la klaran limon en la kuracado. Ĝi devas serĉi aliajn vojojn, ĉar sole per kemiaj medicinaĵoj la homaj malsanoj ne estas plene kuraceblaj.

Kio estas la manko de la moderna medicino el la vidpunkto de naturkuracisto? Ĝi forgesas kuraci la homojn, sed anstatau tio kuracas iliajn malsanojn. Ĝi studas malsanojn, donas al ili nomon kaj opinias, ke ĉiuj malsanoj kun la sama nomo estas samaj kaj bezonas saman kuracadon.

La esenca diferenco inter la medicino kaj naturkuracado estas en tio, ke la medicino kuracas malsanojn, sed la naturkuracado kuracas malsanajn homojn.

Nia asocio INA, fondita jam en la jaro 1986, celas studi kaj praktiki natur- kuracajn sciojn kaj spertojn akumulitajn dum jarmiloj pere de la prudento kaj saĝo de ĉiuj homoj en la mondo. Por atingi tiun celon ni utiligas Esperanton kiel la ĉefan komunikilon inter ni.Nia asocio estas gvidata ĉefe de fakuloj, tamen ni ne limigas la membrecon per ili. Ĉiuj sanorientitaj homoj estas bonvenaj kunlabori kun ni en la kampo de naturkuracado.Ni salutas vin sur nia retpaĝo. Ĉi tie vi povas informiĝi pri la agado de nia asocio kaj trovos diversajn artikolojn pri sano. Ni bonvenigas viajn demandojn kaj kontribuojn rilate al nia temo; interŝanĝi sciojn kaj informojn pri naturkuracado estas la ĉefa celo de nia asocio.

Ni invitas vin esti ne nur pasiva leganto de INA-paĝoj, sed ankau subteni nin per viaj ideoj kaj proponoj. Vi estas bonvena fariĝi membro de INA, se vi ne jam estas tiu.  

FONTO:  http://www.ina-asocio.org

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s