SCIENCISTOJ ELTROVIS, KIEL TELEREGI NANOROBOTOJN EN LA HOMA KORPO

NANOROBOTOJ

02-09-2018

Esploristoj de la Ĉina Universitato de Hongkongo eltrovis rimedon por helpi ĥirurgojn en la farado de pli kompleksaj medicinaj ekzamenoj. Kun la helpo de la nanoteknologio, la sciencistoj de la departemento pri mekanika kaj aŭtomatika inĝenierioj faris utiligon de magneta kampo respondeca pri tio, teleregi la moviĝojn de nanorobotoj enigitaj en la homan korpon.

Per tio tiuj milionoj da magnetaj nanopartikloj sukcesas ŝanĝi sian formon, por adaptiĝi al la medio, kie ili estas, sin plilongigante aŭ mallongigante, dividiĝante kaj ankaŭ miksiĝante. Kaj pro tio ĥirurgoj kaj sciencistoj povos venigi nanorobotojn en spacojn malfacile atingeblajn, por la sendado de medikamentoj kaj la kuracado de la kancero, krom ĥirurgioj ĉe la okuloj.

Unu el la respondeculoj pri la studo, Zhang Li, diris, ke la povo de la eltrovaĵo estos pli grande studata de la esploristoj de la universitato, kun la celo eltrovi novajn klinikajn uzojn.

FONTO: http://jotakaeme.blogspot.com/2018/09/esperanto.html

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s