POMEGO PROKSIMIĜADAS AL PAPERA REAPERO

de Redakcio je  en kulturo
POMEGO

Komence de majo aperis ĝisdatigita reta versio de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG. Ni petis la aŭtoron, Bertilon Wennergren, rakonti, kial li okupiĝas pri tia senfina projekto jam de 27 jaroj.

Bertilo Wennergren ekverkis la unuan version de sia gramatika manlibro jam en 1991. En 2005 la verko aperis kiel papera libro, eldonita de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (nun Esperanto-USA).

La papera libro baziĝis sur versio 14.0 de PMEG, aŭ Pomego, kiel oni kutime nomas ĝin. La presita libro jam delonge elĉerpiĝis, kaj dum la jaroj Bertilo Wennergren iom post iom korektadis, kompletigis kaj ĝisdatigis la verkon.

En 2013 aperis la reta versio 15.0, kiu laŭ la origina plano devis esti la bazo de la dua papera eldono. Tamen Bertilo Wennergren volis ankoraŭ ŝlifi la verkon antaŭ tio. En majo 2016 estis konigita la versio 15.0.1, kaj nun aperis versio 15.0.2.

Parte la ŝanĝoj estas teknikaj kaj prezentaj, sed ankaŭ multaj klarigoj estas modifitaj. Ekzemple la tuta sekcio pri nomoj de landoj kaj popoloj estis reverkita, kaj ekhavis la titolon “Landoj, popoloj kaj lingvoj“.

Libera Folio: Vi ekokupiĝis pri Pomego en 1991. Kiel vi ekhavis la ideon? Kion vi volis atingi per via verko?

Bertilo Wennergren: – Mi kompreneble volas atingi mondan famecon kaj eternan gloron. Ĉu tio ne estas memkomprenebla?

Nu jes, kaj tion vi ja atingis. Ĉu vi tamen havis iun plian penson, pri la eventuala utilo de via verko?

Nu, mi scias delonge, ke PAG – kiom ajn utila kaj admirinda – estas apenaŭ uzebla por ordinaraj mortemuloj. La mondo do urĝe bezonis verkon, kiu povos anstataŭi PAG-on. Kelkaj nun diras, ke PMEG jam plenumis tion. Se tio pravas, mi atingis ion.

Ial ĉiam mi ŝategis provi klarigi komplikitajn aferojn en kiom eble facila maniero. Tial tute nature, tuj kiam mi mem estis ellerninta la lingvon, mi komencis verki lernolibrojn kaj gramatikojn, unue por Svedoj en la Sveda, kaj poste ankaŭ en Esperanto. Ŝajnas, ke mi simple estas tia homo. Mi ne povas lasi tiajn taskojn.

Konkretan instigon ekverki PMEG-on donis komence de la 1990-aj jaroj Jorge Camacho, kiu rekte parolis al mi pri la bezono de verko pli facile alirebla ol PAG. Kaj mi pli-malpli tuj komencis verki, unue surbaze de mia multe pli modesta gramatika kompendio por Svedoj, sed poste pli kaj pli ambicie kaj grandskale. Se mi scius jam en la komenco, ke la tasko ŝajne neniam estos vere finita, eble mi iom pli longe hezitus.

Pasis jam du jaroj, de kiam vi publikigis version 15.0.1. Nun aperis versio 15.0.2. Ĉu tio signifas, ke preskaŭ nenio ŝanĝiĝis?

Ŝanĝiĝis multo, sed temas plejparte pri amasoj da etaj plibonigoj en multegaj lokoj tra la tuta libro. Apenaŭ iu ajn el tiuj ŝanĝoj estas sensacia aŭ mondskua per si mem.

Krom kelkaj teknikaj ŝanĝoj, kio efektive ŝanĝiĝis? Ĉu vi efektive ŝanĝis vian vidpunkton pri iuj gramatikeroj, aŭ ĉu vi nur plibonigis viajn priskribojn, por ke Pomego pli precize klarigu tion, kion vi jam de la komenco volis diri?

Mi ŝanĝetis mian opinion pri la difina valoro de posedaj pronomoj. Antaŭe en PMEG mi pli-malpli asertis, ke esprimo kiel “mia libro” nepre egalas al “la libro de mi” – kun “la”. Sed Sergio Pokrovskij konvinkis min, ke la afero estas multe pli nuancita. Mi reverkis la koncernajn klarigojn laŭe.

Plej laste mi konstatis, ke la klarigoj pri “si” en kompleksaj frazoj ne vere tute pravas ĉiudetale, kaj mi poluris tiun parton por esti pli trafa. Fakte mi ĉiam sciis, ke tiuj klarigoj estas mankohavaj. Bedaŭrinde “si” estas tre kompleksa afero, pri kiu definitivaj reguloj por ĉiaj okazoj apenaŭ ekzistas. Simile statas pri “la”. Mi tre ŝatus plibonigi ankaŭ la klarigojn pri “la”, sed tio estas tasko preskaŭ superhoma.

Ne malofte okazas, ke mi relegas parton de PMEG, kiun mi mem apenaŭ tuŝis, eĉ ne legis, de pli ol 20 jaroj. Legante mi povas konstati, ke mi intertempe ŝanĝis mian opinion pri ia detalo, aŭ almenaŭ ekhavis iom pli nuancitan vidpunkton. Okazas, ke mi devas demandi al mi mem, kial do damne mi skribis tian kretenaĵon! Eĉ iafoje mi trovas alineojn, kiujn mi mem apenaŭ plu povas kompreni. Ili estas enigmoj al mi mem. La elturniĝo povas esti plena forigo de alineo aŭ sekcieto, kiu nun impresas min kiel nure konfuzan aŭ superfluan. Mi ĝojas ĉiufoje, ĉar la paĝonombro de PMEG ĝenerale kreskas pro la multaj aldonoj. Tial iafojaj okazoj de forigado de teksto estas des pli bonvenaj.

Kiajn reagojn vi ricevas de uzantoj de Pomego? Ĉu tiuj reagoj igis vin repensi iujn erojn? Ĉu iuj el la nunaj ŝanĝoj estis kaŭzitaj de tiaj vidpunktoj?

Multegaj el la plibonigetoj, kiujn mi faris – kaj kredeble plu faros – estas rezulto de demando de uzanto, kiu ne povis trovi en PMEG bonan respondon pri ia detalo en la lingvouzo. Ofte oni sendas al mi retmesaĝojn kun tiaj demandoj. Ankaŭ en Fejsbuko, kaj en privataj interparoloj, atingas min tiaj demandoj. Kaj ofte estiĝas diskuto, el kiu montriĝas, ke mi bezonas ion plibonigi aŭ korekti en PMEG, aŭ eĉ aldoni tute novajn klarigojn.

En 1991 apenaŭ ekzistis la reto, do ĉefe nur presitaj tekstoj havis grandan publikon en Esperantujo. Kiel kaj kial laŭ vi ŝanĝiĝis la ĝenerala lingva nivelo de publike legeblaj tekstoj en Esperanto de tiam? Kie oni tiam laŭ vi trovis la lingve plej fidinde bonkvalitajn tekstojn, kaj kie nun?

Pro la apero de la reto multege pli da homoj entute ion ajn skribas, en ĉiu lingvo, ne nur en Esperanto. Kaj multege pli da homoj skribas ion publike legeblan. Kredeble la nuna epoko estas la plej skribema iam ajn en la historio de la homaro. Dum publikajn tekstojn antaŭe verkis preskaŭ nur elito kun profunda eduko kaj granda lerteco lingva, nun skribas ĉiaj ajn homoj – amase. Tio neeviteble montriĝas en la kvalito de la tekstoj. Ili ne estas same poluritaj, nek same normkonformaj kiel antaŭe.

Eble ne temas ĉiam pri erarado, sed pri evoluo de la skriba lingvo. Do, ne nur en tekstoj Esperantaj, sed ankaŭ en tekstoj Anglaj, Svedaj, Germanaj, Ĉinaj, Arabaj… oni nun povas vidi esprimojn, kiuj estas nenormaj, nebonstilaj, mallertaj aŭ eĉ rekte eraraj (laŭ la ĝisnunaj normoj por skriba lingvo). Ĉu tio estas zorgiga malbonaĵo? Mi pensas, ke ne, ĉar plej gravas, ke pli da homoj povas esprimi sin publike, ke pli da voĉoj estas aŭskulteblaj en la tutmonda diskuto. Iom da lingvaj eraroj estas prezo, kiun ni senhezite povas pagi por tio.

Kial spite la evoluon de la reto laŭ vi plu estas bezonata nova papera eldono de Pomego? Aŭ ĉu ĝi estas bezonata? Se jes, kiam ĝi aperos?

Tio estas tre bona demando, kiu ĉiam okupas min. Mi pensas, ke ankoraŭ sufiĉe multaj homoj volas legi PMEG-on surpapere. Tion montras la multaj raportoj pri homoj, kiuj meminiciate surpaperigis la tutan tekston por propra uzo. Tial mi ja planas eldoni aŭ eldonigi PMEG-on almenaŭ unu plian fojon en papera formo, kredeble laŭ la sistemo de laŭmenda presado, en kiu oni presas ekzemplerojn, nur kiam iu mendas. Tiel ne povos resti granda stoko da nevenditaj libroj, kaj mi krome povos ĝisdatigi la tekston konstante.

FONTO: https://www.liberafolio.org/2018/05/09/pomego-proksimigadas-al-papera-reapero/

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s