CENTRA OFICEJO RESPONDIS PRI ROBOTOJ

de Redakcio je  en movadoUEAUK2018

ROBOTOJ

Robotoj povus solvi la problemon pri tro malrapidaj aŭ mankantaj respondoj de Centra Oficejo. Tion proponis ĝenerala sekretario Aleks Kadar dum la programero “Centra Oficejo respondas”. Ĝenerala direktoro Martin Schäffer ne entuziasmiĝis.

Kvindeko da personoj ĉeestis en la salono Yamasaki, kiam komenciĝis la programero Centra Oficejo respondas, sed poste alfluis pli da interesiĝantoj, tiel ke en la fino la salono estis plenŝtopita kaj multaj staris en la koridoro.

La demandojn de la publiko surpodie respondis la ĝenerala direktoro Martin Schäffer, la konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães kaj la kasisto Stanka Starčević.

La unuan demandon faris Ian Fantom, kiu komencis paroli pri la malbona sonsistemo en la salono Lapenna, sed baldaŭ konkludis, ke la mankoj en la kongresejo estas simbolaj pri la tuta UEA, kiu laŭ li estas nura farso.

Kiamaniere vi supozas, ke ordinara membro en UEA estu aŭdata kaj havu voĉon? Kiel povas helpi la Centra Oficejo por tion efektivigi, kaj kiel ordinaraj homoj povu ŝanĝi aferojn en UEA.

Antaŭ ol iu el la podianoj elpensis, kion respondi al tia vasta demando, la mikrofonon kaptis Emílio Cid, estrarano pri informado, kaj promesis ke ankaŭ tiun problemon solvos la longe atendata nova retejo de la asocio:

Estos nova forumo, en kiu membroj povos kunlabori. Ni provos aŭskulti la membrojn. Sed unue devos pretiĝi la nova retejo kun la membra spaco, kaj en tiu membra spaco vi havos aliron al ĉi tiu nova forumo.

Iom pli poste Peter Baláž kondukis la diskuton al la efektiva temo de la kunsido, plendante ke la komunikado kun la Centra Oficejo ne bone funkcias:

Ĉi tiu programero nomiĝas Centra Oficejo respondas, sed mi ŝatus peti, ke la CO respondadu ankaŭ dum la jaro, kaj ne nur dum ĉi tiu horo.

Al la kritiko aliĝis Francesco Maurelli, kiu opiniis, ke UEA nepre devus havi pri da volontuloj por efikigi la funkciadon de la Centra Oficejo:

Mi scias, ke oni multe laboras en la CO, kaj volas danki la oficistojn. Sed aliflanke multaj mesaĝoj kaj petoj ne estas traktitaj, financaj petoj atendas multajn monatojn. Estas tro da laboro por la homoj kiuj estas tie. Alflanke, se ni rigardas la financajn dokumentojn, jam estas granda deficito kaj ne eblas dungi pli da homoj. Kiel vi planas solvi la situacion? Kiel volontuloj povus subteni la laboron de la oficistoj?

Ĝenerala sekretario Aleks Kadar kaptis la vorton por proponi originalan solvon, kiu vokis iom da rido en la publiko.

Nun oni pli kaj pli enkondukas robotojn. Mi scias, ke inter la homoj estas specialistoj pri robotoj. Ĉu eblus enkonduki robotojn, kiuj povus ekrespondi al la homoj?

Tio estas serioza demando, li aldonis, kiam evidentiĝis, ke parto de la publiko pensis ke temis pri amuza ŝerco.

Ĝenerala direktoro Martin Schäffer ne entuziasmiĝis pro la propono.

Estus sufiĉe strange, se oni vokus la Centran Oficejon kaj respondus roboto, kiu petus premi butonon unu, se la demando temas pri financoj… Sed efektive la laborkvanto estas nekredeble alta por multaj oficistoj. Mi povas nur ripeti, ke ni provas fari nian plejeblon.

Pli da volontuloj ne estas la universala solvo al la problemoj de la Centra Oficejo, aldonis Martin Schäffer.

Kelkaj el la volontuloj eklernis Esperanton nur post la ekvolontuliĝo, kaj kiam la homoj estas spertaj, ili jam forlasas la Centran Oficejon.

Martin Schäffer, kiu iĝis ĝenerala direktoro de UEA en januaro, ne loĝas en Roterdamo kaj nur malofte vizitas la Centran Oficejon. Barbara Pietrzak, iama estrarano de UEA, scivolis, ĉu efektive li ankaŭ estonte intencas gvidi la laboron de la Centra Oficejo, mem ne troviĝante tie, aŭ ĉu li tamen havas la planon iom pli konstante aŭ regule troviĝi en Roterdamo.

Ne estas tia plano, diris Martin Schäffer.

Verdire la afero mirinde bone funkciis, almenaŭ laŭ mia sperto. La oficistoj ege bone scias, kion ili devas fari. Eble kiam mankas neceseja papero, mi ne povas rekte helpi, sed mi traktas ĉiujn aferojn telefone aŭ skribe, mi ricevas bonajn respondojn, kaj la afero funkcias tute bone sen mia ĉeesto.

Kongresano Anna Skudlarska demandis, ĉu ne eblus, ke kiam oni petas ĝiron el unu UEA-konto al alia, la paginto kaj la ricevinto tuj ricevu konfirmon pri la pago. Respondis Stanka Starčević:

Momente tio ne eblas. Mankas tempo por korespondado kun ĉiu unuopa petanto de iu pago. Tio povas ŝajni simpla afero, sed se oni havas sesdekon da ĝirpetoj tage, tio ne estas simpla.

Kiam do pretos la nova retejo, kaj ĉu ĝi ebligos al la membroj mem administri siajn transpagojn, demandis Anna Skudlarska.

Martin Schäffer ne povis diri kiam la retejo pretos, sed jam povis diri, ke ankaŭ en la nova retejo la membroj ne povos rekte administri la pagojn.

Supozeble oni havos en la membrospaco funkcion per kiu oni povos sendi ĝiropeton en organizita formo, sed oni devas tre atenti, ke tio ne tro similu al bankoservo.

FONTO: https://www.liberafolio.org/2018/08/02/centra-oficejo-respondis-pri-robotoj/#comment-2173

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s