DU BRAZILANOJ PREMIITAJ

Du brazilanoj premiitaj

Paulo VianaBrazilo pluan fojon aperas en la listo de premiitoj en la Belartaj Konkursoj de UEA, kies premio-sesio ĉi-jare okazis en Lisbono, Portugalio, kadre de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto.

La brazilaj premiitoj ĉi-foje estis Paulo Sérgio Viana, el la urbo Lorena, kaj Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) situanta en la ĉefurbo San-Paŭlo.

Paulo Viana ricevis la duan premion (182 EUR) en la branĉo Prozo pro la konkursaĵo “Paperfolio” kaj honoran mencion en la subbranĉo Mikronovelo pro la konkursaĵo “Magia Penso”.

EASP dividis la premion “Infanlibro de la jaro” (546 EUR) kun la eldonejo Dokumenta Esperanto-Centro el Kroatio, kiu prezentis la infanlibron “Tikiriki Tok el Strobilo”. Siavice EASP prezentis la infanlibron “La malbeno de Tarumo kaj Nurana” verkitan de José Mauro Progiante, el la urbo Bauru.

Mauro ProgianteLa infanlibro “La malbeno de Tarumo kaj Nurana” estis lanĉita pasintjare en la sidejo de EASP okaze de ties jarfina aranĝo Zamenhofa Tago.

Paulo Viana kaj Mauro Progiante estas membroj de EASP kaj nuntempe partoprenas en la estraro de la asocio kiel anoj de la Konsilantaro.

Gratulon al ambaŭ verkistoj!

———————

Brazilanoj jam premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA:

Geraldo Mattos (1957, 2008, 2009, 2009)
Sylla Chaves (1962, 1968, 20002)
Leopoldo H. Knoedt (1964, 1968)
Manoel Borges dos Santos (1981)
Ivan Alberto A. Doretto (1981)
Tarcísio Lima (1995, 1996, 1996, 2000, 2000)
Eko-Kultura Kondaĵo (1995)
Flávio Fonseca (1997, 1998, 1998)
Neide Barros Rego (1998, 2005, 2006)
Bazila E-Ligo/Ciro Gomes (1999)
Paulo Sérgio Viana (2003, 2004, 2007, 2010, 2010, 2014, 2014, 2015, 2018, 2018)
Eldonejo Oportuno/Paulo S. Viana (2008)
Jorge Teles (2003)
Sônia Sanchez (2004)
Adarci Sousa (2009)
Rafael H. Zerbetto (2016)
EASP/José Mauro Progiante (2018)

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s