MICROSOFT ESTAS LA ANGLA, GOOGLE ESTAS ESPERANTO?

United States of Google

de Redakcio — Laste modifita: 2011-01-21 21:01

Ĉiuj en la mondo parolas la anglan, neniu parolas Esperanton. Tion subkomprenigas reprezentanto de la firmaego Microsoft en polemika blogaĵo kontraŭ Google. La konkuranta firmao Google decidis preferi liberan programaron por montrado de videoj en sia populara retfoliumilo Chrome. Tio ne plaĉas al Microsoft, kiu ĉiam pli sentas la konkuradon de alternativaj solvoj kiel Linukso al la pli frue monopola operacia sistemo Windows. En sia blogaĵo, Tim Sneath de Microsoft klopodas ridindigi la decidon de Google, komparante liberan programaron kun Esperanto. En retaj diskutoj lia repliko kondukis al reago mala al la intencita: ne nur libera programaro, sed ankaŭ Esperanto ricevis la simpation de multaj. Toño del Barrio esploris la temon.

 

Por neniu estas sekreto ke inter la entreprenegoj kun rilato al la teknologioj de la informado kaj komunikado, Mikrosofto (Microsoft) elstaras pro sia malatento rilate Esperanton. Nur kiel ekzemplo, en la programo per kiu mi verkas la malneton de tiu ĉi artikolo, Microsoft Word, mi povas marki kiu estas la uzata lingvo, kaj por tio mi povas elekti inter pluraj dekoj da lingvoj kaj dialektoj, inter kiuj ekzemple dudek unu variantoj de la hispana, tri de la keĉua kaj du de la tamaziĥta (berbera), eĉ se plejmulto ne havas ortografian nek gramatikan korektadon. Sed mi ne povas identigi la lingvon kiel Esperanto.

Neniu alia mikrosoftaĵo uzas Esperanton, nek alie eblas interagadi kun li. Nek la navigilo Explorer, nek la serĉilo Bing iamaniere konsideras nian lingvon. Ĝis nun mi supozis ke temas pri neglekto de entreprenego al malaltpova komunumo, sed nun mi emas pensi ke temas pri konscia malŝato de firmao favoranta fermitajn kaj proprietajn solvojn, fronte al lingvo malferma, nefavoranta grupon kaj sen kopirajtoj. Kaj tion montris al ni ĵusa artikolo de alta reprezentanto de la firmao, en sia respondo al ĵusa iniciato de Google (Guglo).

Por resumi la aferon: en la lastaj tagoj Guglo anoncis ke ĝi ne plu subtenos la uzon de kodigilo (aŭ kodeko, codec) H.264 en sia navigilo Chrome. Tiu kodigilo estas la plej uzata por videoj, sed ĝi ne estas tute libera, kaj kelkaj trajtoj estas patentitaj kaj oni devas pagi por iuj profesiaj uzoj al konzerno. En la lastaj disvolvoj de novaj teknologioj, kiuj estas tre evoluantaj kaj ŝanĝantaj, Guglo preferas la subtenon al novaj normoj kiel html-5, kaj gvidas iniciaton nomatan WebM por uzo de malfermaj kodoj kaj kodigiloj. La batalo inter la kompanioj (inter kiuj Apple, Adobe kaj aliaj ankaŭ montras diversajn preferojn) estas tre akra, kaj ankaŭ la uzantoj polemikis en la retaj forumoj, ĉar evidente ĉiu decido havas konsumajn konsekvencojn kaj difiniĝas per ekonomiaj interesoj, kaj ne ĉiuj movoj estas malavaraj kaj senkaŭzaj.

Kaj en tiu polemiko, Mikrosofto, kiu plu apogas la uzon de la ĝis nun dominanta kodigilo, uzis Esperanton kiel armilon. En moka mesaĝo publikigita en ilia blogaro, Tim Sneath, laŭtitole “Senior Director of Windows and Web Evangelism” en Microsoft, verkas komunikon kvazaŭ li estus la “Prezidanto de la Uniĝintaj Ŝtatoj de Guglo”, alvokante al anstataŭado de la angla lingvo (kies mencio enhavas ligon al vikipedia artikolo pri H.264), pere de Esperanto.

La ligo en tiu ĉi kazo kondukas al la retejo de la projekto WebM,  kaj ankaŭ estas mencioj al Klingono (redirektita al alia projekto Theora), kaj pluraj diversaj konsideroj pri Esperanto, ĉiam en moka tono, kun aludoj al ĝia utopia rolo kaj ŝajna fiasko. Li mencias ke tiu ĉi lingvo estis kreita en la lasta jarcento, ke ĝi estas pura formo de komunikado ne makulita per kultura kunteksto, ke ĝi havas dek mil parolantojn aŭ ke ĝi havas dialektojn. Oni eĉ ilustras la artikolon per la flago de Esperanto, kun interna moto, kiu paradokse estas verkita en pseŭda latina lingvo.

La artikolo vekis multe da atento en la teknologia mondo. Ĝi estis tre komentita en la blogo mem, kaj ankaŭ tre disvastigita en medioj kiel Twitter. Estas pluraj aludoj al ĝi en teknologiaj retejoj kiel EngadgetCnet,  Geek.com  kaj multaj aliaj retoj kaj forumoj.

Ĝenerale la mencioj kaj komentoj malofte aludas al la lingvo Esperanto mem, ĉar evidente ĝi estas uzata kiel metaforo kaj retorika instrumento, kvankam ne mankas konsideroj pri ĝi. Interalie, tio okazis en la populara ruslingva forumo Habrahabr.ru, kie cetere klara plimulto de opinioj estis favoraj al Esperanto (jen specimeno: “Fu, kaj mi dum momento kredis ke estas vero. Kaj eĉ ekpensis, al la diablo la anglan, mi iros lerni Esperanton kaj laboros ĉe Google. Kaj eĉ iel seniluziiĝis, kompreninte ke estas parodio”) 

Fakte, multaj povas taksi ke la komparo de Sneath, eĉ se farita kun evidenta malestimo al nia lingvo, ne estas tiel malĝusta. Certe, multaj defendantoj de malfermaj informadikaj sistemoj abundas inter la esperantistoj, kaj la komparo inter Linukso kaj Esperanto estas jam tradicia. Do, eble li faris al ni favoron.

Male al tiu evidenta malŝato de Mikrosofto pri nia lingvo, la sinteno de Guglo al Esperanto, kion ajn oni opiniu pri tiu ĉi ankaŭ giganta kompanio, estis ĝis nun multe pli favora. Ne nur la serĉilo estas agordigebla en Esperanto, sed pluraj aliaj servoj estas uzataj en ĝi. Kaj ĉefe, la omaĝo al Zamenhof okaze de la 150-a datreveno de lia naskiĝo konsistigis unu el la plej grandaj informaj sukcesoj de la lastaj jaroj.

Ĉefa manko estas la tradukilo Google Translate, kiu ankoraŭ ne permesas la uzon de Esperanto. Tamen, ŝajne tio okazas precipe pro teknikaj kaŭzoj, ĉar la metodo sur kiu tiu ĉi baziĝas, la utiligo de granda nombro da dulingvaj tekstoj, estas maltaŭga por nia lingvo.

Tamen, mi supozas ke tio ĉi estas nur portempa, kaj ke en la estonto ankaŭ nia lingvo partoprenos en tiu ĉi servo, kaj fakte, kiel jam informis Libera Folio, antaŭa paŝo, la Traduk-Ilaro de Guglo (Google Translation Toolkit) jam uzeblas en Esperanto. Aŭ eble la mesaĝo de Mikrosofto povas kaŭzi kiel kontraŭa reago, ke nun Guglo estos pli zorgema pri ajna asociacio kun libera lingvo kia Esperanto.

Iam mi montris miajn dubojn pri la rilato kiun ni esperantistoj devas havi kun grandaj retaj firmaoj kiuj petas niajn servojn eĉ senpage  Sed se iam venas peto de Mikrosofto, la respondo estos klara: ili ne nur pagu sed eĉ unue pardonpetu!

Toño del Barrio 

FONTO: http://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2011/microsoft-estas-la-angla-google-estas-esperanto/

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.