HOM-EPOKO: LA VIV-DEFIOJ DE SCIENCA DEBATO

Liz-Rejane Issberner kaj Philippe Léna

ARBO PARA BRAZILO

Aera foto dokumentanta senarbarigon en la norda regiono de la Ŝtato Pará, Brazilo (2013). Laŭ la franca ĵurnalo Le Monde, Brazilo reduktis la senarbarigon je 84 elcentoj inter 2004 kaj 2012 antaŭ ol ĝi denove pliiĝis.

La termino ‘hom-epoko’ estis kreita poilibr ekkonsideri la efikon de la pli rapida akumuliĝo de forcejaj gasoj sur la klimato kaj la viv-diverseco kaj ankaŭ la neripareblan damaĝon kaŭzatan de la superkonsumado de naturaj resursoj. Sed, ĉu ni devas igi tion nova geologia epoko? Dum la debato ni estas fakte atestantaj kolektivan formon de neado, kiu estas la rezulto de naiva fido je progreso, konsumisma idearo kaj potencaj ekonomiaj prem-grupoj.

La termino hom-epoko (en la angla/franca formo Anthropocene) aperas en la titoloj de centoj da libroj kaj sciencaj artikoloj kaj en miloj da citaĵoj kaj ĝia uzo plukreskas en komunikiloj. Ĝi rilatas al la epoko, en kiu homaj agoj komencis provoki viv-fizikajn ŝanĝojn en tutplaneda skalo, kaj ĝi estis kreita en la jaro 2000 de la nederlanda veter-sciencisto kaj gajninto de la premio Nobel pri ĥemio en 1995, Paul Crutzen, kaj de lia kolego, la usona biologiisto Eugene Stoermer. Ili rimarkis, ke ĉi tiuj ŝanĝiĝoj estas portantaj la teran sistemon for de la relativa ekvilibro, kiun ĝi konis de la komenco de la Holoceno, antaŭ 11 700 jaroj. Ili proponis, ke la komenco de ĉi tiu nova epoko devus esti metita simbole en 1784, la jaro, kiam la skota inventisto James Watt grave plibonigis la vapor-motoron per novaj inventoj, kio ankaŭ kongruas kun la komenco de la industria revolucio kaj kun la uzo de fosiliaj brulmaterialoj.

De 1987 ĝis 2015 vasta plurscienca esplor-projekto, la Internacia Ter-sfera-kaj-Viv-sfera Programo (International Geosphere-Biosphere Programme – IGBP), kolektis amason da informoj pri hom-generitaj ŝanĝoj en la Ter-sistemo. Aliaj esploroj komenciĝis en la 1950-aj jaroj kaj, surbaze de ekzemplaĵoj de antikva glacio el Antarktio kaj de la nuntempa konsisto de la atmosfero, analizitaj ĉe la observejo Mauna Loa en Havajo, Usono, malkaŝis pli rapidiĝintan akumuliĝon de forcejaj gasoj (Green-house gases GHG en la angla), esence karbo-dioksido (CO2). En 1987 la Interregistara Grupo pri Klimat-Ŝanĝiĝo [Intergovernmental Panel on Climate Change] (IPCC) estis starigita por taksi la efikon de ĉi tiuj fenomenoj sur la klimato..

La granda rapidiĝo

En 2009 kaj ree en 2015, kunmetinte ĉi tiujn informojn, la mediaj sciencistoj Johan Rockström (Svedujo), Will Steffen (Usono) kaj iliaj kolegoj en la Stokholma Readaptiĝo-Centro (Stockholm Resilience Centre) redaktis liston de la naŭ planedaj limoj, transiri kiujn estus danĝere. Kvar el ĉi tiuj limoj jam estas transiritaj – klimat-ŝanĝiĝo, vegetaĵ-areo, perdo de viv-diverseco kaj formortoj (la sesa formorto) kaj viv-ter-ĥemiaj fluoj – kun la cikloj de fosforo kaj nitrogeno, kiuj ludas aparte gravan rolon. Ili ankaŭ montris, ke ĉiuj haveblaj indikiloj pri la konsumado de unuarangaj rimedoj [krudmaterialoj], uzo de energio, kresko de la loĝantaro, ekonomia agado kaj viv-sfero-difektiĝo, kreskegis post la dua mondmilito – kaj ĉi tiu periodo havis la nomon “la granda rapidiĝo”. Aliaj observantoj eĉ parolis, ekde la 1970-aj jaroj, pri periodo de supereg-rapidiĝo. Ĉi tiuj tendencoj estas priskribataj kiel neelteneblaj.

Ĉu metaforo aŭ vera geologia epoko?

Ŝajnas ke ekzistas interkonsento, ke pluraj parametroj de la Ter-sistemo lastatempe ekevoluis trans la gamon de la natura varieco de la Holoceno – pli-malpli oni nun akceptas uzi la terminon’hom-epoko’ por specife aludi al ŝanĝoj, kiuj havas homan originon. Manpleno da sciencistoj tamen decidis trakti la uzon de tiu termino

nur metafore aŭ kiel praktikan, transfakan referencan ilon. Ili proponis, ke la ‘hom-epoko’, ĝuste kiel la antaŭaj epokoj Holoceno kaj Plejstoceno, devus esti levata al la rango de geologia epoko. Hom-epoka Labor-grupo [Anthropocene Working Group]

(AWG) estis starigita por prezenti ĉi tiun proponon al la Internacia Unio de Geologiaj

Sciencoj [International Union of Geological Sciences] (IUGS). Sed, por ke nova epoko ricevu nomon de la tavol-fakuloj [stratigrafoj],devas ekzisti observebla kaj ĝenerala fendo inter la sedimentaj tavoloj de du epokoj.

Kvankam la ĉeesto de hom-generita karbo estis rimarkita en la sedimentoj ekde la jaroj 1850-aj, ĉi tio ne estas konsiderata sufiĉa. La hom-epoka labor-grupo pro tio sugestas nun situigi la ŝanĝiĝon de epoko en 1950, la dato,en kiu pluraj ĥemiaj elementoj kaj plastaj partetoj de hom-generita origino ekaperis en sedimentoj. Ĉi tio estas ankaŭ la komenco de la granda rapidiĝo. Ĉiuokaze ebla malsukceso rekoni la hom-epokon kiel geologian epokon neniel senvalidigus la sciencan uzon de la termino, kiel ĝi okazas nuntempe.

Malgraŭ la mallonga ekzisto la konceptohom-epoko jam kaŭzis plurajn kverelojn – kaj

la termino mem estis pridubata. Historiistoj kaj antropologiistoj pridubas la rilaton al

la homo ĝenerale anthropos. Finfine kiu respondecas pri la transiro de la viv-ter-limoj

se ne la okcidentaj homoj kaj aparta sociekonomia sistemo? Ĉi tio portis al pluraj

alternativaj proponoj – Okcidenta epoko,Kapitala epoko, ktp. Aliaj, kiel ekzemple la

fakuloj pri monda aŭ media historio, sentas,ke ne ekzistas enhava malkontinueco kaj ke la escepta naturo de la okcidenta kresko (la granda malsameco) devas esti retaksata en la longa tempo. Laŭ ili, homoj ĉiam – almenaŭ dum la lastaj 40 000 jaroj – efikis sur sia ĉirkaŭaĵo,kaj kontribuis, ekzemple, al la malapero de la amerikaj kaj aŭstraliaj grandaj bestoj. Kelkaj esploristoj do asertas la ekziston de longa hom-epoko kun subperiodoj, kiel kapitalisma industriiĝo (1850-1950) kaj la granda rapidiĝo.

La plejmulto, tamen, agnoskas la neceson forlasi la linian kaj determinisman vidon de la historia tempo. Ekde la fino de la dua mondmilito pluraj sciencistoj atentigis pri la neĝeneraligebla kaj nedaŭripova karaktero de la okcidenta ekonomia modelo. Neniu limo estis ankoraŭ transirita kaj la homaro estis konsuminta malpli ol unu planedon. Sed la procedo estis ekfunkciigita. En la unuaj jaroj 1970-aj la situacio malboniĝis, la atentigoj multobliĝis kaj sciencaj informoj estis akumulataj. En ambaŭ tiuj okazoj historia ŝanĝo de la direkto estus estinta ebla. Ĝi iĝis pli malfacila hodiaŭ.

Kolektiva neado

Kial ni rifuzas vidi ĉi tion? Povus esti multaj kialoj: blinda fido je la progreso kaj evoluo, en aliaj vortoj je sistemo, kiu pliigas la riĉecon je dispono senfine, kaj la kredo en la kapablo de scienco kaj teĥnikaro solvi ĉiujn problemojn kaj negativajn ĉirkaŭproblemojn (kiel medimalpurigado, ekzemple); potencaj interesoj, kiuj ricevas avantaĝojn el ĉi tiu procedo kaj plenumas intensan grup-premadon; la transpreno de la menso de la konsumantoj fare de la informiloj, kiuj kreas malsaton pri individua konsumado, same por komforto kiel por meti sin aparte kaj esti rekonata.

Estas io surpriza, ke la homaj kaj sociaj sciencoj evitis ĉi tiun problemon tiom longe, se konsideri ke ĝi determinos la estontecon de la homaro. Dum ili estas hom-centraj laŭdifine, ili konsideris, ke ĉi tiu kampo apartenas aparte al naturaj sciencoj. La apero de la koncepto ‘hom-epoko’ donas al ili la respondecon klarigi kiel homaj socioj kapablis kaŭzi ŝanĝojn en la maniero en kiu la planedo funkcias en tia skalo, kaj kiajn diferencajn efikojn ili havos sur la monda mapo. La sociaj sciencoj kaj la homaj sciencoj devus evoluigi kaj akiri novajn temojn kaj scion por respondi al la demandoj levitaj de ĉi tiu nova epoko – inkluzive de naturaj katastrofoj, renovigebla energio, elĉerpiĝo de naturaj rimedoj, dezertiĝo, detruo de la vivmedio, vasta poluado, migrado, socia kaj media maljusteco.

Oni povas ankaŭ simple esti mirigita pri la malfortaj kaj malrapidaj reagoj de politikistoj kaj ĝenerale de socioj, al klimat-ŝanĝiĝoj. Matematika analizo de retoj de citaĵoj montris, ke en sciencaj artikoloj pri ĉi tiu temo estis interkonsento de la komenco de la 1990-aj jaroj. Ĉar la krizo malpliboniĝas, estas malfacile kompreni kial klopodoj por malpliigi la forcejajn gasojn estas tiel malkuraĝaj. Kiuj baroj malhelpas internaciajn intertraktantojn esti pli efikaj? Preter la intenseco de ĉi tiuj tiel nomataj baroj, estas certe manko de flueco en la komunikado inter scienco kaj socio,almenaŭ kiam temas pri klimata demando. Konsekvence la Interregistara Grupo pri Klimat-Ŝanĝiĝo alprenis novan aliron por sia sesa situacia raporto (AR6), kiu celas altigi la konscion ĉe la ĝenerala publiko, ne nur ĉe la decido-farantoj.

Malfermi rustantan serurojn

Unu el la stumbligaj ŝtonoj de la hom-epoko estas, ke por pritrakti ĝin, oni devas alfronti la delikatan temon media justeco. Klimat-ŝanĝiĝo grandigos la nunajn riskojn kaj kreos novajn riskojn por naturaj kaj homaj sistemoj. Tamen ĉi tiuj riskoj ne estas egale distribuataj kaj ili ĝenerale pleje rilatas al senavantaĝaj individuoj kaj grupoj. Sed ne estas facile trovi kontentigan solvon al ĉi tiu problemo pro la malsameco de landoj rilate al iliaj evolu-nivelo, grandeco, loĝantaro, naturaj rimedoj ktp.

Tio, kio pleje gravas, estas, ke la homa ekologia spuro superis je kvindek elcentoj la kapablon de la planedo regeneri sin kaj ensorbi la rubojn, dum okdek elcentoj de ĝia loĝantaro vivas en landoj, kies viv-kapablo estas jam pli malgranda ol ĝia ekologia spuro. Lando kiel Brazilo (kaj aliaj landoj de la Amerika kontinento) ankoraŭ posedas larĝan pluson de viv-kapablo, eĉ se ili konsumas 1,8 planedojn. Sed dudek ses elcentoj de ĝia produktado de forcejaj gasoj dependas de senarbarigo. Signifa parto de ĝia ekologia spuro venas el la eksportado de unuarangaj produktoj, kiuj estas la kialo por granda parto de ĝia senarbarigo. La konkurenca, tutmonda sistemo provas trovi krud-materialojn je la plej malalta kosto, kaj tio stimulas el-minadon en multaj landoj kaj akaparadon de tero en aliaj.

Eĉ se estus eble, ĝuste nun, forigi ĉiujn eligadojn de CO2 en alt-enspezaj landoj, tio ne sufiĉus por malpliigi la mondan karbo-spuron kaj trafi la limojn starigitajn por la viv-sfero ĝis 2050. Alivorte, malgraŭ la konsiderindaj malsamecoj de grandeco de sliaj ekonomioj kaj de siliaj rezervoj de naturaj rimedoj, ĉiuj landoj devas provi ripari la plej premajn problemojn de la hom-epoko kaj draste malpliigi siajn eligadojn de varm-domaj gasoj. Sed ĉi tio portas nin al la sak-strato,kiu normale aperas en ĉiuj internaciaj intertraktadoj – la serĉado de kulpulo, kio do malpersvadas landojn fari promesojn pro la timo malutili al la propra ekonomia kresko kaj al la propraj laborpostenoj, aŭ kontraŭstari potencajn interesojn. La solvo,kiu estis atingita en la Pariza Interkonsento, subskribita la 22-an de aprilo 2016, estis peti landojn fari libervolajn sindevigojn prefere ol trudi kriteriojn starigitajn sur planeda nivelo. Ĉi tio signifas, ke ĉiu lando sin devigas trafi celojn por malpliigi siajn eligadojn laŭ tio,kion ĝi konsideras funkci-kapabla. Ĉi tiu aliro helpis superi la sak-straton kaj igi la agadon ebla, sed ĝi ankaŭ kreis kunplektitan amason da takso-kriterioj, kiuj malsimpligas la komparojn inter naciaj klopodoj. Krome, malgraŭ sia universala karaktero, ĉi tiu internacia interkonsento ne antaŭvidas punojn kontraŭ landoj, kiuj ne atingas siajn sindevigojn. Ĉi tio estas signo de malforta regado de la klimata demando, kiu pro la manko de instanco kun la tasko plenumi ĝin, ne estas kapabla superi la ekonomiajn interesojn de landoj kaj kompanioj.

Droninte sub kontraŭdiroj, dilemoj kaj ignorado, la ekstreme seriozaj mediaj temoj de la hom-epoko ne ricevas la postulatan nivelon de antaŭeco en naciaj kaj sociaj tag-ordoj. Ŝajnas ke la homaro kvazaŭ kuŝas senforta, atendante la finon de la filmo, kiam la herooj venas por solvi ĉion kaj ni povos vivi feliĉaj la tutan postan tempon.

Liz-Rejane Issberner (Brazilo) estas ekonomiistino kaj esploristino ĉe la Brazila Instituto pri Informadikaj Scienco kaj Teĥnologio (IBICT) kaj profesorino ĉe la Postdiploma Programo pri Informa Scienco (IBICT ĉe la Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro).

Philippe Léna(Francujo),estas geografiisto kaj sociologiisto kaj pensiĝinta esploristo ĉe la Esplor-Insituto por Evoluo (IRD, Francio) kaj ĉe la Nacia Muzeo pri Natura Historio (MNHN Paris, Francujo).

Renato Corsetti (Britio) tradukis el la angla.

FONTO: UNESKO-KURIERO – APRILO-JUNIO-2018 PAĜOJ 07-10

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s