ESPERANTO PLI OL NURA KOMUNIKILO

Esperanto temas pri kulturo (partopreniga kulturo en la senco de socia projekto), valoroj kiuj arigas virojn kaj virinojn ĉirkaŭ filozofiaj kaj sociaj ideoj kiaj homaj rajtoj, ekologio aŭ federalismo. Esperanto estas pli ol lingvo: ĝi estas manifestaĵo de internacia pensmaniero, kion oni ne povas diri pri iu ajn nacia lingvo. Internacia pensmaniero estas necesa al la pretervivado de nia planedo. Detruado kaj malpurigado de la naturo ne haltas ĉe landlimoj. Kiel ni kontraŭos la trovarmiĝon de la planedo, se ni pensas plue en naciaj, religiaj, aŭ kulturaj kadroj ?

Kiu povas predikti ĉu jes aŭ ne niaj posteuloj parolos ankaŭ internacian lingvon kiu ne estas la rezulto de ekonomia hegemonio, sed prefere surbaze de libervola interkonsento ?

“Esperanto funkcias bone en alternativaj medioj”, laŭ Marie-France Conde-Rey, prezidanto de la esperantista feminista asocio kaj delegito de PEN international, speco de UN de verkistoj grupitaj laŭlingve. Esperanto realiĝis kaj eĉ se ĝi estas malmulte disvatigita, ĝi bone funkcias. En tiu senco oni povas sin demandi ĉu la termino “utopio” estas taŭga…precipe se konkrete Esperanto jam estas uzata fare de sciencistoj, ekzemple en la forumo ‘Lingvo, kulturo, ekologio’ (Eŭropa Naturprotekta jaro 1995) kaj en ‘Lernejo de ekologia vivmaniero’ (Centro ‘Lingvo-Kulturo-Ekologio’, Moskva, RUS).

Read more: https://eo-naturamikaro.webnode.nl/over-ons/

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s