DUM UNU MONATO PER ESPERANTO EN FRANCIO

franca flago

Jam de jaroj la francaj esperantistoj invitas fremdlandajn esperantistojn rondvojaĝi en Francio prelegante. Mia ĝojo estis granda, kiam mi ricevis retleteron de la konata franca esperantisto Yves Nikolas, kiu proponis al mi prelegi dum unu monato, vizitante diversajn francajn urbojn. Yves skribis, ke li konas miajn Esperanto-librojn kaj estos bone, ke francaj esperantistoj konatiĝu kun mi kaj havu eblecon aŭdi miajn prelegojn pri la originala Esperanto-literaturo, pri bulgara historio kaj bulgara artkulturo. Iom da tempo mi hezitis ĉu mi akceptu tiun ĉi proponon. Ja, mi neniam estis en Francio kaj laŭ mi ne estos facile vojaĝi dum tuta monato en nekonata lando. Yves tamen konvinkis min, dirante, ke mi ne devas maltrankviliĝi kaj ĉio estos bone organizita.

La 28-an de majo 2018, lunde, la aviadilo, per kiu mi veturis, surteriĝis sur la parizan flughavenon Charles de Gaulle, kie atendis min la simpatia kaj tre kara esperantistino Marianne Pierquin. Post mallonga trarigardo de Parizo Marianne kaj mi estis en la sidejo de Esperanto-Francio sur strato “Ĉerizejo”, kie okazis la unua mia prelego. Ĝia temo estis “La nuntempa bulgara artkulturo”. Post la prelego mi devis respondi al pluraj demandoj pri Bulgario, pri la bulgara nuntempa vivo, pri la bulgara Esperanto-movado, pri mia verkaro en Esperanto, pri miaj plej novaj Esperanto-libroj, kiujn eldonis Dokumenta Esperanto-Centro en Durdevac – Kroatio.

La 29-an de majo, marde, mi veturis trajne al Bruselo. Tie atendis min Fransoaz Pellegrin kaj Nikolas de Buyl. La promenado kun ili en Bruselo estis mirinda. Mi delonge revis vidi la ĉefurbon de Eŭropa Unio kaj nun tiu ĉi mia revo realiĝis dank’ al Esperanto.

La du tagoj, kiujn mi pasigis en la belga ĝardena domo de Fransoaz kaj ŝia edzo Patrik, estis emociigaj. Ni multe konversaciis pri diversaj interesaj temoj. La 30-an de majo, ĵaŭde, Fransoaz veturigis min aŭte al la fama muzeo Vaterlo, kiu forte impresis min. En Bruselo mi prelegis pri la nuntempa bulgara artkuturo kaj pri la plej allogaj bulgaraj urboj ĉe Nigra Maro.

La 31-an de majo mi veturis al Strasburgo, kie atendis min sinjoro Bernard Pidancier, serioza esperantisto, matematikisto, prezidanto de la strasburga Esperanto-klubo. La 1-an de junio mi trarigardis la urbon kun sinjoro Bernard Reifpsteck kaj vespere mi prelegis pri la bulgaraj urbo ĉe Nigra Maro.

La 2-an de junio, sabate, trajne mi ekvojaĝis al Liono, kie mi gastis al sinjoro Mikaelo Leibman. Sinjoro Leibman montris al mi la belegan ĉirkaŭaĵon de Liono: romatikajn urbetojn, allogajn kastelojn kaj preĝejojn, la malnovan kvartalon de la granda urbo, fama kun la iama produktado de silko. En Liono mi parolis pri la nuntempa bulgara artkulturo.

La 5-an de junio, marde, mi veturis al Marsejlo. Pri tiu ĉi mediteranea urbo mi legis librojn, spektis francajn filmojn kaj mi tre deziris iam viziti kaj vidi ĝin. Kun la konata esperantistino Renee Triolle mi trarigardis la urbon, vizitis la imponan katedralon kaj vespere mia prelego estis pri la bulgara nuntempa kulturo.

De Marsejlo kun sinjorino Triolle ni veturis al ŝia domo en la urbo La Ciotat, belega domo en bosko, de kie videblas la senlima mediteranea maro. La Ciotat ravis min per la blankaj domoj, novaj konstruaĵoj kaj la pitoreska mara bordo. En la urbo naskiĝis la famaj fratoj Lumiere, la kreintoj de la kinoarto. En La Ciotat mi denove prelegis pri la nuntempa bulgara artkulturo. Evidente tiu ĉi temo tre forte interesis la francajn esperantistojn. Mi konstatis, ke tre malmultaj inter ili konas Bulgarion kaj preskaŭ nenion scias pri la bulgara kulturo, arto, literaturo.

De La Ciotat la 7-an de junio, ĵaŭde, mi veturis al Montpellier, fama franca urbo, en kiu estis fondita la unua medicina universitato. En Montpellier mi gastis al la kara Esperanta familio de Monique kaj Serge Eysseric. En ilia vasta moderna domo kolektiĝis ĉiuj anoj de la Esperanta klubo en la urbo kaj la dommastroj gastigis nin per tre bongustaj manĝaĵoj. La sekvan tagon, post la trarigardo de la urbo, mi prelegis pri la plej allogaj bulgaraj urboj ĉe Nigra Maro.

De Montpellier la 9-an de junio, sabate, mi veturis al Carcasson, urbo, kiu troviĝas en la pitoreska regiono Ariege. Tie la konata franca esperantisto Jorgos organizis por mi riĉan programon. Mi konatiĝis kun kelkaj francaj verkistoj, kiuj interesiĝis pri Esperanta literaturo, pri miaj Esperantaj libroj kaj starigis al mi plurajn demandojn pri Esperanto kaj la Esperanta kulturo. Jorgos kaj mi havis la eblecon vaste informi ilin kaj la ĉeestantojn pri Esperanto.

La 12-an de junio, marde, aŭtobuse mi veturis al Tuluzo, kie mi gastas al tre kara Esperanta familio de gesinjoroj Jeanne-Marie kaj Rikado Cach. En Tuluzo mi prelegis pri la originala Esperanto-literaturo. Tie la geesperantistoj el la Esperanto-klubo estis la unuaj, kiuj deziris aŭdi mian prelegon pri la originala Esperanta literaturo. Ilia intereso estis granda, multaj el ili aĉetis miajn novajn librojn kaj starigis al mi plurajn demandojn pri miaj romanoj, novelaroj, dramoj.

La 14-an de junio, ĵaŭde, mi veturis al urbo Brive, kie atendis min geesperantistoj kaj el Brive kaj el la proksima urbo Perigueux. La esperantisto Claude Labetta veturigis min al urbo Perigueux, kie li loĝas, kaj dumvoje ni haltis por trarigardi la faman groton Lascaux. En ĝi estas pentraĵoj de prahomoj kaj laŭ la sciencistoj oni pentris ilin antaŭ 17 000 jaroj. La groto verŝajne estis religia sanktejo, en kiu la prahomoj adoris bestojn: ĉevalojn, bizonojn, cervojn, arpojn.

La 16-an de junio, sabate, en Perigueux mi prelegis pri la bulgara historio kaj Bulgario. Dum la prelego ĉeestis sinjoro Gilles Tabard, prezidanto de la Esperanto-klubo en urbo Brive. Post li prelego li veturigis min aŭte al Brive, kie mi prelegis en la urba kulturdomo kaj la temo de la prelego denove estis bulgara historio kaj Bulgario.

En la domo de sinjoro Tabard mi pasigis du neforgeseblajn tagojn. Li veturigis min al proksimaj belegaj urbetoj, kie mi trarigardis katedralojn, kastelojn, templojn. Kun ni estis sinjorino Isabelle Jacob el urbo Limoges.

La 18-an de junio, lunde, kun sinjorino Jacob ni veturis al urbo Limoges, fama kun la ellaboro de gobelinoj kaj fajnaj porcelanaĵoj. En Limoges la temo de la prelego estis Bulgario.

La 19-an de junio, marde, kun sinjorino Jacob ni veturis al urbo Chateauroux , kie atendis nin sinjorino Maryvone Houvez, prezidantino de la Esperanto-klubo, kaj esperantistinoj el la urbo. Ni trarigardis la kastelon, en kiu loĝis kaj verkis la fama verkistino George Sand. La sekvan tagon sinjorino Houvez veturigis min al la romantika urbeto Gargilesse, kie estas la domo de George Sand, en kiu ŝi pasigis la lastajn jarojn el sia vivo. En Chateauroux mi prelegis pri la nuntempa bulgara artkulturo kaj pri la plej allogaj bulgaraj urboj ĉe Nigra Maro. La sekvan tagon sinjorino Houvez montris al mi la urbon kaj mi trarigardis la rimarkindajn monumentojn de Chateauroux.

La 21-an de junio, ĵaŭde, mi veturis trajne al Parizo, kie denove atendis min la kara Marianne Pierquin. Tiun ĉi tagon en la franca ĉefurbo estis la festo de la muziko. Sur la stratoj muzikludis pluraj orkestroj kaj kantis korusoj. Estis bonege promenadi kaj ĝui la muzikon. En la tuta urbo regis festa etoso. Ni multe vagis kun Marianne kaj la esperantistino Laure Patas D’Illiers.

La 22-an de junio, vendrede, kun Eriko Eliard mi trarigardis Parizon. Ni estis en Nacia Biblioteko, en katedralo Sacre-Coeure sur monteto Montmartre, en la muzeo de Salvador Dali, en la teatro “La Comedie-Francaise” kaj en aliaj muzeoj. Vespere en la sidejo de SAT-amikaro mi prelegis pri la originala Esperanto-literaturo.

La 23-an de junio, sabate, mi ekveturis al Sofio. Al la flughaveno akompanis min ĉiam ridetanta, senlaca kaj afabla Marianne.

Mia Esperanta rondvojaĝo en Francio estas neforgesebla. Tie min ravis la granda Esperanta solidareco kaj la amikeco dela francaj geesperantistoj. Ĉie ili renkontis kaj gastigis min ege kore kaj amike. Ilia profunda afableco kortuŝis min. Mi ne scias ĉu en aliaj landoj la geesperantistoj organizas similajn rondvojaĝojn, sed laŭ mi la franca rondvojaĝo estis tre utila ne nur por mi, sed same por la francaj geesperantistoj, kiuj havis eblecon pli bone ekkoni Bulgarion, la originalan Esperanto-literaturon kaj praktiki la lingvon. Tiu ĉi rondvojaĝo ankoraŭfoje montris al mi, ke Esperanto estas la plej unika lingvo en la mondo.

Autoro de la teksto: Julian Modest

Sofio, la 27-an de junio 2018

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s