MALNOVAJ HIPOTEZOJ REVARMIGITAJ POR LA INTERNACIA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO

GEPATRA LINGVO

UEA markis tiun tagon, kiel en pasintaj jaroj, per deklaracio disvastigita en sia retejo kaj multaj dissendolistoj. Tiu reuzas la disfaleman argu-menton, ke Esperanto estas “protektilo kontraŭ la malapero de lingvoj”, ĉar malantaŭ ĝi “ne estas ŝtatoj, ekonomiaj interesoj, imperiismaj streb­adoj, nek popoloj, kies intereso estus la malaper­igo de aliaj popoloj, ties lingvoj, aŭ akiro de iliaj merkatoj”, sed “bonvolaj homoj”. Tial ĝi “helpas ĉiujn pluvivigi sian lingvon”.

Nu, malantaŭ Esperanto estas laŭ realismaj taksoj kelkaj dekmiloj da homoj, kaj por la granda plimulto el ili ĝi ne estas la plej ofte uzata lingvo en la ĉiutageco. Kompreneble ĝi ne konstateble altigas aŭ malaltigas la travivo-ŝancojn de etnaj lingvoj kaj kulturoj.

La deklaracio citas iaman prezidenton de Islando, Vigdís Finnbogadóttir, kiu diris – ĉu eble post suflorado? – ke “neŭtrala lingvo povus iĝi vera remparo” por la naciaj kulturoj “kontraŭ la monopolema influo de nur unu aŭ du lingvoj”. Efektive, oni foje imagas, ke Esperanto iel savus etnajn lingvojn kaj kulturojn kontraŭ pereo, se ĝi situus pinte de la tutmonda lingvo-hie-rarkio, anstataŭinte en tiu rolo la anglan. Ĉi-specaj reklamtekstoj ne vere klarigas, kiel tiu miraklo okazus. Ili ofte vagas tien kaj reen inter du tute apartaj temoj: kiel Esperanto laŭimage kondutus respektive aliajn lingvojn, se ĝi estus tre vaste uzata, kaj kiel la nuntempaj malmultaj esperantistoj (kies faktan idean diversecon ĉi-rilate oni prisilentas) sintenas pri lingvo-demandoj. En la fino nek tiu nek la alia temo estas konvinke traktitaj.

La “miraklo-teorio” ŝajnas ne plu inspiri la Esperanto-parolantojn. De kelkaj jaroj oni nur sporade renkontas ĝin. Plej ofte oni en la ekstera informado emfazas la efektive vivatan realon de la lingvo. Ĉu tiu lingvopolitika filozofio, al kiu kelkaj ­mov­adaj pintuloj plu kroĉas sin, sufiĉe konvinkas la esperantulojn mem, malgraŭ ties kutime idealisma, politikema inklino? Aŭ ĉu ne multaj bojkotas ĝin pro timo ne povi demonstri ĝian pravon, se defiate fari tion? Lu von Wunsch-Rolshoven realec­proksime proponas elstarigi okaze de ĉi tiu tago dediĉita al gepatraj lingvoj la fakton, malmulte konatan en la “ekstera mondo”, ke ankaŭ Esperanto estas gepatra lingvo. Tio vekas intereson kaj sen spekulativa teoriumado eksplodigas la miton, ke ĝi ne estas “vera lingvo”.

Gary Mickle

FONTO: LA ONDO DE ESPERANTO. 2018 – NRO. 03

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.