SE KURIOZITO ESTAS SOLA EN MARSO, KIU FOTOGRAFADAS ĜIN?

curiosity

Ĉu alia roboto? Ĉu eksterteruloj? Aŭ ĉu tio estas trompo? Nenio el tio. La sekreto de Nasa estas inĝenia tekniko – kiun vi mem povas refari en unu el viaj memfotadoj.

Eble vi jam pridemandis tion: se la roboto Kuriozito estas sola en Marso, kiu do faras la fotojn, en kiuj ĝi aperas? Ne alia roboto faras tion. Nasa jam sendis kvar esplorveturilojn al la Ruĝa Planedo, sed tamen Kuriozito kaj Oportunito, la solaj, kiuj ankoraŭ funkcias, restas tre malproksimaj unu de la dua.

Kiu faras la fotojn de Kuriozito, tiu estas ĝi mem. Tamen kial ĝia brako neniam aperas en la angulo de la bildoj? La respondo estas tre simpla: per la uzo de artifiko. Ni ne ekvidas la robotan brakon, ĉar la bildo, kiu alvenas al ni, estas, en vero, unu mozaiko je proksimume 55 fotoj. La kamerao moviĝas iom post iom, por fotografi la esplorveturilon ĉe multaj diversaj anguloj. Poste la esploristoj kombinas la bildojn, forigante la pecojn, en kiuj videblas la robotaj brakoj, anstataŭigante ilin per pecoj de aliaj anguloj, en kiuj ili ne aperas. Tiel ili kreas la impreson, ke estas io alia antaŭ la roboto kaj malantaŭ kamerao.

FONTO: http://jotakaeme.blogspot.com/2018/06/esperanto.html

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.