“LA DEFIO DE SCIENCA ESPLORO SIMILAS SUPRENGRIMPADON SUR LA MONTON EVERESTO.” Ada E. Yonath

Intervjuo de Cathy Nolan

ADA

Profesorino Ada E. Yonath kun teleroj uzitaj en eksperimentoj de kristaligo

En 2009 la kristalografiistino Ada E. Yonath, laŭreatino en 2008 de la “Premio L’Oreal-Unesko por virinoj kaj scienco”, ricevis la Nobelpremion pri Kemio pro siaj pioniraj malkovroj rilataj al la strukturo kaj funkcio de la ribosomoj, la sintezantoj de la proteinoj en niaj ĉeloj. Ŝiaj esploroj revoluciis ankaŭ nian komprenon pri la agmaniero de la antibiotikoj. En ĉi tiu neformala intervjuo Ada Yonath konfidence parolas pri sia vivo kaj pri du el siaj plej ŝatataj misioj: transdoni al la junularo la ĝojon de la scienca esploro

Per ĉi tiu intervjuo, la Kuriero markas la Internacian Tagon de Virinoj kaj Knabinoj en Scienco, la 11-an de februaro. .

 

Kiam ekis via intereso pri scienco?

Mi ĉiam estis scivolema. Mi volis scii, kiel funkcias la mondo. Unu el miaj unuaj sciencaj eksperimentoj mi faris en la aĝo de 5 jaroj; ĝi finiĝis per akcidento. Mi volis mezuri la alton de nia ĉambro. Ni vivis tiam en Jerusalemo en apartamento el kvar ĉambroj, kundividita de tri familioj. Ni estis tre malriĉaj. Mi iris sur la balkonon, stakigis meblojn – tablon, seĝojn –, sed sen atingi la plafonon. Mi volis grimpi sur la stakon, sed mi falis en la korton kaj rompis mian brakon. Tamen tio ne senkuraĝigis min, kaj mia scienca scivolemo restis netuŝita.

Vi diras, ke viaj gepatroj ĉiam kuraĝigis vin lerni, sed ke la unuaj jaroj estis malfacilaj…

Lerni neniam estis problemo por mi, nek en la lernejo nek hejme. La malfacilaĵoj aperis ĉefe pro nia ekonomia situacio. Mi diru, ke mi havas sekreton: mian bonegan memorkapablon …

almenaŭ tiutempe. Mi estis tre bona lernantino, sed la lernejo … necesis povi vizitadi ĝin! Mia patro havis malgrandan nutraĵvendejon. Li mortis, kiam mi estis 11-jaraĝa. Mi havis fratinon ankoraŭ tre junan. Ni havis malmultegan monon; do mi bezonis labori. Mi faris ĉion: mi balais, lavis telerojn, donis privatajn lecionojn, prizorgis infanojn… En la liceo ekzistis kemia laboratorio, kiun mi devis purigi. Mi profitis por fari miajn proprajn eksperimentojn! Tiam kutime mi leviĝis matene je la 5-a kaj duono, kaj je la 6-a mi donis mian unuan privatan lecionon – pri matematiko kaj kemio. Miaj tagoj estis longaj, kaj miaj noktoj tre mallongaj. Tamen tio ne ĝenis min..

Ĉu vi pensas, ke tiuj malfacilaĵoj igis vin pli batalema?

Eble. Dum pluraj jaroj oni traktis min kiel frenezulinon, ĉar mi faris esplorojn kiujn aliaj opiniis neeblaj, sed tio min ne ĝenis. Kio gravis por mi estis vidi niajn laborojn progresi, eĉ per etaj paŝoj; mi ne intencis konvinki sciencistojn kiuj estis konvinkitaj, ke ni havos “neniun ŝancon”. Por mi la vivo de esploristo estis lukso. Mi povis fari demandojn kiuj interesis min, ekzemple “kiel la proteinoj estas produktataj en la ĉeloj?”, kaj mi ricevis salajron por tio: do bela vivo!

Kion vi diras hodiaŭ al la junuloj kiuj forturnas sin de la sciencaj studoj?

Ĉiam kiam mi havas tempon, mi vizitas mezlernejanojn en Israelo kaj en la tuta mondo, Hispanio, Aŭstralio, Hindio, Japanio… Mi rakontas al ili pri la emocio kiun mi sentis, kiam mi unuafoje vidis la strukturon de la ribosomo! Mi diras al ili, ke estas granda ĝojo esti esploristo kaj ke tio estas tre amuza. Vi faras demandon kiu vervigas vin, kaj vi provas respondi – tio estas la plej bona maniero labori. Se

  1. konvinkas la financadajn instituciojn, ke tiu demando gravas, ili pagas por ke

  1. trovu la respondon. Ofte mi komparas la defion de la scienca esploro kun la suprengrimpado sur Evereston. La alveno al la pinto estas eksterordinara, sed ankaŭ la grimpado estas granda aventuro.

Kiam mi malkovris la funkciadon de la ribosomo, mi saltis pro ĝojo – eĉ pli ol kiam mi ricevis la Nobelpremion! Kaj mi kontentis, ke tiuj kiuj estis traktintaj min kvazaŭ mi estus freneza, stulta aŭ revema, apogas min nun. Finfine


Ĉu via vivo ŝanĝiĝis pro la ricevo de la Nobelpremio?
mi estas homo, kaj estas agrable esti rekonata.

Nun mi povas okupiĝi pri la gejunuloj. Antaŭ ol ricevi la Nobelpremion enketo sur la stratoj de Tel Avivo estis montrinta, ke tre malmultaj volas entrepreni sciencan karieron. Tuj post la ceremonio, la postan tagon, nova enketo estis farita, kaj la nombro pligrandiĝis je 40%! Se nur 10% el tiuj gejunuloj fakte komencus

studi sciencojn, mi havus la impreson ke mi estis utila.

Ĉu la fakto esti virino komplikis vian karieron?

Mi neniam estis viro; pro tio mi ne povas kompari. Tamen mi povas diri, ke dum mia tuta scienca kariero mi neniam sentis min diskriminaciita kiel virino.

Ĝis nun nur kvar virinoj ricevis la Nobelpremion pri Kemio. Kial, viaopinie?

En fiziologio kaj medicino estas multe pli da virinoj, kaj mi ne pensas, ke la membroj de la Nobel-komitato estas seksismaj; ili kronis Marie Curie dufoje.

La kaŭzo de la fakto, ke ekzistas malpli da inaj sciencistoj, estas, ke la socio ne kuraĝigas virinojn preni tiun vojon, inkluzive en la tiel nomataj malfermaj kaj liberalaj socioj. Tro ofte oni aŭdas rimarkojn kiel “Ne faru tro da studoj, vi ne trovos edzon” aŭ “ne elektu karieron tiel postulan; vi ne havos familian vivon”. En certaj socioj tiuj formuloj aperas tre eksplicite, en aliaj pli inside. La samo okazas en politiko, en la artistaj karieroj, en ĉiu profesio kiu postulas multe. Kaj ankoraŭ pli en la scienco, ĉar tio povus implici, ke la virinoj estas pli inteligentaj ol la viroj.

En la sciencaj fakoj de la universitatoj viroj kaj virinoj estas komence distribuitaj egale rilate al la nombroj. Sed kio poste? Kelkaj virinoj estas sendube pli bonaj; tamen ofte ili laboras en la laboratorio de iu alia, ĉar ili volas malpli da premo en la laboro kaj estas do malpli instigataj ekestri, aŭ ili preferas dediĉi pli da tempo al sia familio.

Kiel ŝanĝi la menson de la virinoj?

Virinoj en scienco: ankoraŭ minoritato

“Seksa egaleco instigos novajn solvojn kaj vastigos la amplekson de esplorado; ĝi estu konsiderata prioritato de ĉiuj, se la tutmonda komunumo serioze pretendas atingi la venontan celaron de disvolviĝo”, avertas la Unesko-Scienca Raporto: Al 2030 (2015). Resumo de la hodiaŭa situacio.

Ĉar landoj alfrontas la bezonon krei grupon de sciencistoj aŭ esploristoj, konforme al siaj evoluadaj ambicioj, ili revizias sian sintenon al seksa egaleco.. Kelkaj arabaj ŝtatoj nun havas pli da virinoj ol viroj studantaj natursciencojn, sanon kaj agrikulturon en la universitato (Ĉapitro 17). Sauda Arabio planas krei 500 lernejojn por profesia trejnado por redukti sian dependecon de fremdaj laboristoj, duono de tiuj lernejoj trejnos adoleskantinojn (Ĉapitro 17). Ĉirkaŭ 37% de la esploristoj en la araba mondo estas virinoj, pli ol en Eŭropa Unio (33%).

Resume, virinoj konsistigas minoritaton en la esplora mondo. Ili ankaŭ havas pli limigitan aliron al financado ol viroj, kaj estas malpli reprezentataj en prestiĝaj universitatoj kaj inter altrangaj fakultatoj, kio metas ilin en plian malavantaĝon en altnivelaj sciencaj eldonaĵoj (Ĉapitro 3).

La regionoj kun la plej grandaj nombroj de virinoj esploristoj estas Sudorienta Eŭropo (49%), Karibio, Centra Azio kaj Latin-Ameriko (44%). Subsahara Afriko havas 30% da virinoj kaj Sud-Azio 17%. Sudorienta Azio prezentas kontrastan bildon, kun virinoj reprezentantaj 52% da esploristoj en Filipinoj kaj Tajlando, ekzemple, sed nur 14% en Japanio kaj 18% en la Respubliko Koreio (Ĉapitro 3).

Tutmonde, virinoj atingis la egalecon (45% ĝis 55%) en la niveloj de bakalaŭreco kaj magistreco, kie ili reprezentas 53% de diplomiĝintoj. Ĉe la doktoreca nivelo, ili glitas sub la egalecon, al 43%. La breĉo vastiĝas ĉe la nivelo de esploristo, kie ili nun konsistigas nur 28,4% da esploristoj, antaŭ ol iĝi abismo ĉe la plej altaj niveloj en decidaj postenoj (Ĉapitro 3).

Kelkaj landoj kreis regulojn por instigi seksan egalecon. Tri ekzemploj ekzistas: en Germanujo, kie la koalicia interkonsento de 2013 enkondukis 30%-kvoton por virinoj en estraroj de entreprenoj; Japanio, kie la elektokriterioj por plej grandaj universitataj stipendioj nun konsideras la proporcion de virinoj inter instruistoj kaj esploristoj; kaj la Demokratia Respubliko Kongo, kiu kreis en 2012 Ministerion por la Antaŭenigo kaj Integrado de Virinoj en la Nacia Disvolviĝo.

Tradukis el la angla Ursula Grattapaglia (Brazilo)

 

Ne estas nur afero de virinoj. La tuta socio devas evolui. Klerigado helpos nin fari tion. Estas malfacile, kaj tio ne okazos en ununura tago. Kiam mi parolas en la lernejoj, eĉ se tio ne igas la gejunulojn entrepreni sciencan karieron, eble ĝi instigos ilin rigardi la aferon alimaniere por la sekva generacio.

Sciencistino povas havi kontentigan vivon – kaj en sia privata vivo kaj en sia laboratorio. Mia nepino donis al mi la titolon “Avino de la Jaro”; do oni povas esti bona avino kaj bona sciencistino! Kiam 15-jaraĝa adoleskantino aŭdas tion, ĝi impresas ŝin.

Kaj post kvin jaroj ŝi eble elektos sciencajn studojn.

Ĉu tiuj elektoj ne devigas fari oferojn?

Evidente okazas oferoj; esplorado postulas multe – kiel por la virinoj tiel por la viroj. Estas afero de prioritatoj. Persone mi planadas nenion, mi traktis ĉion laŭalvene de tago al tago. Mi elektis la profesion kiun mi amis, kaj mi ekhavis la familion kiun mi amis. Kio gravas estas ami.

Interesa ekzemplo estas tiu de la brita kristalografiistino Kathleen Lonsdale (1904-1971), kiu prenis libertempon de dek jaroj por eduki siajn tri gefilojn. Dum tiu periodo ŝi laboris hejme – evidente ekzistis en la 1930-aj jaroj nek komputilo nek interreto – kaj malgraŭe faris matematikajn kalkulojn kiuj montriĝis esencaj por la kristalografio. Cetere ŝi publikigis tri verkojn kiujn ni daŭre uzas hodiaŭ.

Kiuj estas la kvalitoj de bona sciencisto?

Ili estas tri: unue, scivolemo; due, scivolemo; trie, scivolemo! Ankaŭ necesas ami la defiojn kaj ne timi ilin. Kaj havi sufiĉe da kritika spirito por kompreni, ĉu tio kion oni faras estas grava, ĝusta kaj originala aŭ ne.

Ĉu necesas esti konkurpova, kaj ĉu vi estas tia?

En scienco ne necesas esti konkurpova. Ekzemple: ni komencis studi la strukturon de la ribosomoj en 1980. Ni bezonis ses monatojn antaŭ ol malkovri la unuan fojon la ekziston de la kristaloj kiuj ilin konsistigas; poste ankoraŭ kvar jarojn antaŭ ol malkovri iliajn unuajn potencojn. Du jarojn poste ni malkovris, ke la kristaloj ne rezistas al la iks-radioj (kio estis la klasika metodo mezuri la difrakton). Tio igis nin disvolvi nian ĉefan kontribuon al la vivosciencoj, la frost-bio-kristalografion. Kaj dum tiu tuta tempo ni publikigis ĉion kion ni faris.

En 1986 mi renkontis scienciston kiu ĉiam estis mokinta min. Li diris: “Ni sukcesis refari vian eksperimenton.” Nu, ni jam estis farintaj tiujn esplorojn 16 jarojn pli frue. Mi preskaŭ saltis al lia kolo por brakumi lin. Kaj poste mi neniam plu estis traktata kiel mensogulino. Tamen li vidis la aferon alie. “Kial vi diskonigis ĉiujn viajn laborojn? Ĉu vi ne timis ke oni rabos viajn esplorojn?” Mi respondis, ke nur la rezulto gravas kaj ke mi ĉiam disdonis ĉiujn miajn informojn. Vi vidas: la konkurado ne estas mia forta flanko.

Ĉu vi pensas, ke viroj estas pli inklinaj al konkurado.

Mi ne scias. Mi pensas, ke ĉiuj estas malsamaj. Koncerne min, kiam mi parolas pri defioj, mi ne volas diri, ke necesas esti pli bona ol la aliaj, sed ke mi faras ĉion kion mi povas por solvi la problemojn kaj progresi direkte al la celoj de la esploro.

Tio estas ankaŭ la konsilo kiun mi donas al la geknaboj: ne komparu vin. Demandu vin kion vi pleje amas: studi ekonomikon, ludi la fluton… Faru tion kio pasiigas vin, kaj faru tion laŭeble plej bone.

Ĉu vi estas maltrankvila pro la minaco kiun reprezentas la kreskanta rezisto al antibiotikoj?

Mi tre maltrankviliĝas pro tiu fenomeno.Seonineprenusantibiotikojn, ne estus rezisto, sed simpla infekto povus esti mortiga. Ni devas ellabori novan generacion de antibiotikoj. Super tio ni laboras nun. Studante la strukturon de la ribosomoj de kelkaj patogenaj bakterioj, ni identigis novan tipon de lokoj de fiksado de antibiotikoj kiu povus inhibi la biosintezon de la proteinoj en la ĉeloj.

Ĝis nun neniu el tiuj lokoj estis uzata de iu ajn konata antibiotiko. Do ni pensas, ke la rezisto disvolviĝos tre malrapide. Ĉar ili estas ankaŭ karakterizaj de la patogenaj bakterioj, ili verŝajne havos malgrandan aŭ neniun influon sur la mikrobiomon –ĉu? –, sur la “bonajn bakteriojn” kiuj ekzistas en la homa korpo. Oni povas ankaŭ uzi la kemion de tiuj novaj lokoj por krei antibiotikojn tute malkomponeblajn, kio permesos eviti la ekologian pezon sur la medion, kaŭzotan de la nemalkomponeblaj nukleoj de la antibiotikoj nuntempe disponeblaj. Resume: aplikante nian plurfakan alpaŝon, ni esperas optimumigi la proksiman generacion de antibiotikoj por konsiderinde malpligrandigi la reziston, samtempe certigante maksimuman selektivecon, optimuman efikecon, minimuman toksecon kaj adekvatan malkomponeblecon.

Ni havas la esperon, ke, kvankam la antibiotikoj estas konsiderataj kiel malpli profitdonaj, la laboratorioj ekkonscios pri la danĝero de la rezisto kaj pri la novaj ebloj konsiderinde malpligrandigi ĝin.

Pri kio vi laboras nun?

Mi provas fari du aferojn: disvolvi la proksiman generacion de antibiotikoj kaj kompreni la originojn de la vivo.

Tradukis el la franca Herbert A. Welker (Brazilo)

Ada Yonath (Israelo) naskiĝis en Jerusalemo en 1939. Ŝi doktoriĝis en la Scienca Instituto Weizmann, kie ŝi nun estras la Centron Helen kaj Milton A. Kimmelman, specialigitan pri la

biomolekulaj strukturo kaj kunmetiteco. Inter la multnombraj premioj aljuĝitaj al ŝi – krom la Nobelpremio en 2009 (kun Venkatraman Ramakrishnan kaj Thomas A. Steitz) – ni menciu la premion Israelo pri Kemio (en 2002), la premion Wolf (en 2007) kaj la premion Albert Einstein (en 2008).

FONTO: Unesko-Kuriero januaro-marto 2018

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s