PRI LA VERKISTO JULIAN MODEST KAJ SIAJ VERKOJ

FOTO DE JULIAN MODEST

Julian Modest (Georgi Mihalkov) naskiĝis la 21-an de majo 1952 en Sofio. Bulgario. En 1977 li finis bulgaran filologion en Sofia Universitato “Sankta Kliment Ohridski”, kie en 1973 li komencis lerni Esperanton. Jam en la universitato li aperigis Esperantajn artikolojn kaj poemojn en revuo “Bulgara Esperantisto”.

De 1977 ĝis 1985 li loĝis en Budapeŝto, kie li edziĝis al hungara esperantistino. Tie aperis liaj unuaj Esperantaj noveloj. En Budapeŝto Julian Modest aktive kontribuis al diversaj Esperanto-revuoj per noveloj, recenzoj kaj artikoloj. Tie li estis membro de la Asocio de Junaj Hungaraj Verkistoj. De 1986 ĝis 1992 Julian Modest estis lektoro pri Esperanto en Sofia Universitato “Sankta Kliment Ohridski”, kie li instruis la lingvon, originalan Esperanto-literaturon kaj historion de Esperanto-movado. De 1985 ĝis 1988 li estis ĉefredaktoro de la eldonejo de Bulgara Esperantista Asocio. En 1992-1993 li estis prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio.

Julian Modest estas aŭtoro de jenaj Esperantaj verkoj:

1. ”Ni vivos!” – dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto,1983.

2. ”La Ora Pozidono” – romano. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1984.

3. ”Maja pluvo” – romano. Eld.: “Fonto”, Chapeco, Brazilo, 1984.

4. ”D-ro Braun vivas en ni”. Enhavas la dramon “D-ro Braun vivas en ni” kaj la komedion “La kripto”. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1987.

5. ”Mistera lumo” – novelaro. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1987.

6. ”Beletraj eseoj” – esearo. Eld.: Bulgara Esperantista Asocio, Sofio, l987.

7. ”Ni vivos! – dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof – grandformata gramofondisko. Eld.: “Balkanton”, Sofio, 1987

8. ”Sonĝe vagi” – novelaro. Eld.: Bulgara Esperanto- Asocio, Sofio, 1992.

9. ”Invento de l’ jarcento” – enhavas la komediojn “Invento de l’ jarcento” kaj “Eŭropa firmao” kaj la dramojn “Pluvvespero”, “Enŝteliĝi en la koron” kaj “Stela melodio”. Eld.: Bulgara Esperanto-Asocio, Sofio, 1993.

10. ”Literaturaj konfesoj” – esearo pri originala kaj tradukita Esperanto-literaturo. Eld.: Esperanto-societo “Radio”, Pazarĝik, 2000.

11. ”La fermata konko” – novelaro. Eld.: Al-fab-et-o, Skovde, Svedio, 2001.

12.”Bela sonĝo” – novelaro, dulingva Esperanta kaj korea. Eld.: “Deoksu” Seulo, Suda Koreujo, 2007.

13. “Mara Stelo” – novelaro. Eld.: “Impeto” – Moskvo, 2013

14. “La viro el la pasinteco” – novelaro, esperantlingva. Eldonejo DEC, Kroatio, 2016, dua eldono 2018.

15. “Dancanta kun ŝarkoj” – originala novelaro, eld.: Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio, redaktoro: Josip Pleadin, 2018

16.“La Enigma trezoro” – originala romano por adoleskuloj, eld.: Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio, redaktoro: Josip Pleadin, 2018

17.“Averto pri murdo” – originala krimromano, eld.: Eldonejo “Espero”, Peter Balaz, Slovakio, 2018

18.“Murdo en la parko” – originala krimromano, eld.: Eldonjeo “Libero”, Lode van de Velde, Belgio, 2018 

Julian Modest ofte prelegas pri la originala Esperanto-literaturo. Li estas aŭtoro de pluraj recenzoj kaj studoj pri Esperanto-libroj kaj Esperanto-verkistoj.

Pluraj noveloj de Julian Modest el Esperanto kaj el bulgara lingvo oni tradukis en diversajn lingvojn, albanan, anglan, hungaran, japanan, korean, kroatan, makedonan, rusan, ukrainan k. a.

Nuntempe li estas unu el la plej famaj bulgarlingvaj verkistoj. Liaj noveloj aperas en diversaj bulgarlingvaj revuoj kaj ĵurnaloj. Pluraj liaj noveloj bulgaraj kaj Esperantaj estas en interreto.

Liaj rakontoj, eseoj kaj artikoloj aperis en diversaj revuoj “Hungara Vivo”, “Budapeŝta Informilo’, “Literatura Foiro”, Fonto”, “Monato”, “Beletra Almanako”, “La Ondo de Esperanto”, “Zagreba Esperantisto” kaj aliaj

Nun Julian Modest estas ĉefredaktoro de revuo ”Bulgara Esperantisto”. Oni ofte intervjuas lin en bulgaraj ĵurnaloj kaj en diversaj radio kaj televiziaj stacioj, en kiuj li parolas pri originala kaj tradukita Esperanta literaturo. Li redaktis plurajn Esperantajn kaj bulgarlingvajn librojn. Julian Modest estas membro de Bulgara Verkista Asocio kaj Esperanta PEN-klubo.

FONTO:  la autoro.

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s