VINTRA INTERLINGVISTIKA SESIO EN POZNANO

POZNANO

La 7a grupo de la Interlingvistikaj Studoj en la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano (pri kies 20-jariĝo ni raportis en oktobro), daŭrigis sian laboron dum la vintra sesio la 3-10an de februaro. Alvenis 14 gestudentoj el dek landoj (Ĉinio, Koreio, Brazilo, Usono, Turkio, Ruslando, Francio, Hispanio, Germanio kaj Pollan-do) kaj pruvis, ke pere de esperanto tre bone progresas interkultura komunikado. Post la konsultiĝo kaj ekzamenoj, lunde komenciĝis la kursoj de la dua semestro: Michael Farris prezentis la ĝeneralajn regulojn de morfologio kaj sintakso eluzante la sciojn de la diverslingva partoprenantaro. Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik en-kondukis ilin en la duan periodon de la esperanta linteraturo.

La multkultura konsisto de la grupo donis fekundan bazon al Ilona Koutny por trakti diversajn flankojn de komunikado. La studentoj praktike povis kompari la diversajn komunikkutimojn kaj korpolingvaĵojn, prezenti siajn kaj deĉifri la aliajn, malkovri kio estas komuna kaj kio estas malsama. Ŝi gvidis kurson ankaŭ pri esper­ anta gramatiko, prezentante la periodojn de nia lingvo kun bazaj dokumentoj. La interesiĝemaj studentoj povis ekkoni kaj diskuti la problemojn de esperanta morfo-logio, inkludanta la fifaman radikkarakteron.

La varma etoso montriĝis ankaŭ dum la komuna vespero. La sesion sekvis ekskurso al Toruno, kie post urborigardado kaj vizito de Studio P en la Junulara Kulturdomo (kun esperantlingva filmita spektaklo), Maria Pokrzywnicka prezentis en la Etnografia Muzeo la ĉiutagan vivon el la epoko de Zamenhof, regalis la gestu-dentojn per mielkuko kaj ludigis ilin kadre de la interkultura karnavala renkontiĝo.

Ilona Koutny, gvidanto de la Studoj

http://www.amu.edu.pl/~interl/

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.