INSTRUI KAJ LERNI PACON – de Toril Rokseth

Paco estas ne nur senmiliteco.

Ekde tiu konstato la Nobel-Centro por paco en Oslo, Norvegujo, disvolvas sian klerigan programon. Ĉirkaŭ 10 000 infanoj kaj junuloj de 6- ĝis 19-jaraĝaj tien venas ĉiujare. Ĉiujare, en la centro de la ĉefurbo de Norvegujo, miloj da lernejanoj eniras en eksan stacidomon, kiu superstaras en la haveno, por serĉi tiun nekapteblan realecon: pacon.

Iniciatite de Geir Lundestad de la Norveguja Nobelinstituto, la Nobelcentro

por paco servas kiel muzeo de la Nobelpremio por paco. Tiu sendependa

fondaĵo kunfinancata per privataj donacoj kaj publikaj (registaraj) subvencioj, havas la mision antaŭenigi intereson pri la Nobela Pacpremio kaj pli bone disvastigi ĝin por prezenti la historion kaj de Alfredo Nobel kaj de la premiitoj.

Pere de siaj agadoj, la Centro celas kuraĝigi pripensadon kaj engaĝiĝon pri

temoj ligitaj al milito, paco kaj solvado de konfliktoj (malkonsentegoj). Ekde

sia malfermo en 2005 ĝi akceptis pli ol 1,6 milionojn da vizitantoj, por pli ol 60

portempaj aŭ daŭraj ekspozicioj – el kiuj dek du dediĉitaj al la Nobelpremio,

al ĝiaj premiitoj kaj al aliaj tutmondaj rimarkinduloj.

Malfacile difinebla koncepto

Tamen la Centro havas ankaŭ klerigan programon celantan eklernigi la junajn

konsciojn pri la koncepto de paco kaj pri la rimedoj por difini kaj vivigi ĝin. Pli

ol 10 000 de 6- ĝis 19-jaraĝaj infanoj kaj gejunuloj el Norvegujo, la cetera Eŭropo aŭ aliaj lokoj venadas ĉiujare tien. Nia unua tasko kun la infanoj konsistas en esploro de la packoncepto. Ĉiu deziras ĝin, sed ne estas vere facile priparoli kaj instrui ĝin. Kiam ni petas lernantojn ke ili difinu ĝin, la unua respondo ĝenerale donata de ili estas, ke paco estas sen-militeco. Kvaropo da trejnitaj instruistoj gvidas dek ĉiujarajn programojn, ellaboritajn por infanoj, familioj kaj studentoj. Iu ajn lernejo aŭ unuopulo povas aliĝi al tiuj Tamen ĉu tiu respondo sufiĉas? Ni kuraĝigas ilin plu cerbumi. Ĉu paco povas esti io plia ol la neado de milito, kaj se jes, kio ĝi estas? Kaj kio malkonstruas pacon? Venas tuja respondo: milito kaj konfliktoj. Tamen paco povas neniiĝi pro malriĉeco, rasismo, vivmediaj katastrofoj, aŭ foresto de demokratio aŭ de homrajta respekto. Tiam ni trairas pli malfacilajn demandojn. Se pacon detruas rasismo, kiel ĝin kontraŭi? Se kulpas malriĉeco, ĉu ne indas ĉion fari por malaperigi ĝin? Se kulpas foresto de homrajtoj, ĉu ne valoras klopodi por respekto de ĉies rajtoj?

Ni ankaŭ petas la lernantojn diri tion, kio laŭ ili favoras pacon. Tio ebligas al ni

esplori pli profunde temojn kiel homrajtoj, kunlaboro inter landoj kaj grupoj kaj

reciproka respekto inter la popoloj. La celo estas instigi ilin kompreni, ke paco estas koncepto pli pozitiva ol negativa. Nia celo en la Centro estas transdoni al la lernantoj sciojn kaj valorojn, kiujn ili povos transformi al utilaj agadoj por si mem kaj siaj komunumoj. Por fari civitanojn konsciaj, toleremaj kaj kunsentemaj, la bazoj devas esti la demokratio, la homrajtoj kaj la solvado de konfliktoj.

Larĝangule Komenci de bazaj nocioj

La persona sperto estu ekzemplo

“Demokration devas naski ĉiu nova generacio kaj ĝia akuŝistino estas klerigo”

diris John Dewey (Usono) en The school and society (Lernejo kaj socio). La filozofo, psikologo kaj reformisto pri klerigado (1859-1952) kredis en klerigado bazita prefere sur solvado de problemoj ol je meĥanika lernado de faktoj. Ni klopodas sekvi la saman vojon. Direktata diskuto ekde malfermaj demandoj povas fortigi la kapablon de lernantoj al kunsentemo. Kio estas rasismo? Kion sentas tiu, kiu ĝin suferas ĉiutage? Kiuj konsekvencoj povas okazi? Grupete la lernantoj lernas klarigi opiniojn kaj riĉigi sian teorian vortaron. Ni komencas esplori la personajn spertojn de la junuloj por reliefigi la universalecon de la

homrajtoj kaj estigi komunan sekurigitan kadron, kiu ebligu al ili kompari siajn opiniojn kun tiuj de la aliaj. Pri homrajtoj ni komencas laŭ elementaj konoj demandante la lernantojn, ĉu ili sentas sin aŭskultataj, kiam ili diras kion ili pensas. Ekde tio, estas facile aludi tiujn, kies rajton por libere sin esprimi oni malpermesis – kiel la Nobelpremiito Nelson Mandela aŭ la germana pacisto Carl von Ossietzky. Ni poste ektraktas la temon pri respondeco, kiu rezultas el la fundamentaj homrajtoj.

Ni adaptas niajn metodojn depende de la aĝo kaj la kapablo de la lernantoj.

Ekzemple, ni scias, ke rolludo estas bona rimedo por lernigi al pli junaj la

gravecon de la infanrajtoj. Al la pli aĝaj oni proponas, ke ili sin esprimu pri

malfacilaj okazaĵoj montrantaj la dilemojn (kontraŭajn elektojn) en la reala vivo. Tamen ni ĉefe atentas, ke la kunvenoj estu taŭgaj kaj kuraĝigu la partoprenantojn al konsiderema pensado. Niaj programoj ankaŭ uzas la arĥivojn de la Centro, kaj la ellaboraĵojn de la premiitoj ekzemploj potencaj kaj konkretaj de agadoj favore al paco. Jen ekzemple romanistino kaj pacistino, la unua virino kiu ricevis unuope la Nobelpremion en 1905 pro sia senlaca partopreno en internacia movado favore al paco, kaj la Usona aktivulo Martin Luther King (premiita en 1964) pro sia uzo de senperfortaj metodoj por disvastigi la movadon por civitanaj rajtoj, ni citu ankaŭ aŭdacajn klopodojn

favore al la universaleco de la homrajtoj faritaj de la irana advokatino Shirin Ebadi, Nobelpremiita por paco en 2004.

Kromaj kaj pliprofundigaj agadoj estas proponataj tiucele en nia retejo.

Ofte la instruistoj sendas poste al ni tre pozitivajn komentojn precizigante, ke

la vizito plivigligis la pripensadon kaj la diskutadon ĉe la lernantoj.

Tradukis el la franca Pjer Tell Bouvier (Francujo)

Toril Rokseth (Norvegujo) estas direktistino de klerigado en la Nobel-Centro por Paco, kie ŝi estras kvaropan grupon da instruistoj

La Nobel-Kampo, desegnita de usona pentristo, David Small, ofte nomiĝas la

koro de la Nobel-Centro por Paco.

FONTO DE TIU-ĈI ARTIKOLO: Unesko-Kuriero • januaro-marto 2018

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.