Italio, Lando de muzikistoj: Emanuele Rovere (Manŭel)

D. Kiu estas (estis) via laboro en la ĉiutaga vivo? 

R. Kvin jarojn mi instruis elektroteknikon en ŝtata “profesia lernejo”. Dekkvin jarojn, mi estis teknika funkciulo de ENEL (Ente Nazionale Energia Elettrica). Dudeksep jarojn, mi estris metiistan firmaon pri elektraj, gasaj, hejtigaj instalaĵoj. Notindas, ke, malgraŭ mi estas kontraŭmilitaristo, mi plenumis mian militan servon (unu jaron), kiel simpla soldato, kaj rezultis la plej lerta el 105 en la kurso por “radioaparatoj- specialisto”, ricevinte la maksimuman poentaron, laŭdon per telegramo el la Ministerio pri Defendo kaj dusemajnan premiferion.

D. Kiam kaj kiel vi lernis esperanton?

R. Fine de 1985 mi ekfrekventis lingvokurson kaj la sekvan marton mi komencis instrui esperanton.

D. Kiam kaj kiel vi komencis ludi muzikon?

R. Mi estis dekkvinjara kiam mia fratino, 5 jarojn pli aĝa ol mi, laborante ĉe riĉa familio en Milano, havis ŝancon sendi al mi [en Udine] gitaron, rompitan kaj forĵetitan de la junuloj de tiu familio. Tiam, ĉar mi ĉiam kapablis kanti en lernejo kaj en la preĝeja koruso, mi mem eklernis muzikon kaj ludi gitaron. Dum la milita servo, mi lasis gitaron por bone lerni ludadon de basgitaro, kiun mi praktikis dudekon da jaroj en bonaj amatoraj grupoj, ĉiam kantante en pluraj lingvoj.

D Kiam kaj kial vi decidis muzikumi en esperanto?

R. Bedaŭre, pro malsukcesa operacio ĉe tonsiloj, kiam mi estis tridekokjara, mi perdis la “kantovoĉon” kaj restis al mi “normalan voĉon” kiu estas nur “pala ombro de kiu ĝi estis”. Dum multaj jaroj mi ne povis kanti kaj eĉ ne volis aŭskulti muzikon ĝis kiam, lerninte esperanton, en la grupo mi estis preskaŭ devigita kanti, repreni gitaron, kantigi, muzikigi tekstojn, ktp. Tiam en la urbo Udine, la grupo estis multenombra kaj tre agema tiel, ke mi estas elektita (kaj rolis du jarojn) kia konsilano de IEF kaj konatiĝis ankaŭ kun Renato Corsetti, Brunetto Casini kaj aliaj. Ĉar en la grupo estis katolika pastro, mi muzikigis, kaj parte memverkis, kantojn por la tuta katolika meso kaj preskaŭ ĉiuj grupanoj kunkantis dekojn da fojoj en urbaj preĝejoj, inkluzive de kiam kuncelebris eĉ la ĉefepiskopo de Udine, en la preĝejo de Sankta Maria en Kastelo, ĉeestante ĵurnalistoj kaj televido (en 1988). En 1990, mi lasis la grupon, tamen mi partoprenis en eventoj kaj helpis ĉiufoje kiam oni tion petis. Post mia deviga emeritiĝo, fine de 2009, mi havis la malbonan ideon frekventi la “Instruistan trejnadon” en la universitato de Poznano, kie mi preterpasis la C1 ekzamenon kun brilega poentaro. Tial, kaj malgraŭ la konstato, ke la grupo en Udine preskaŭ ne plu ekzistis, mi komencis eksplori la esperantistaron enrete kaj konstatis, ke multas la kantistoj kaj muzikistoj sed ne trovis eĉ unu el ili, kiu bone elparolas esperanton. Kompreneble, multe influis la kaŝitan deziron povi refoje kanti, sed ege instigis min la ideo, ke ne eblas lasi tiom grandajn kripligojn de esperanto en la muzika fako. Mi reaĉetis gitaron, basgitaron kaj sonaparatojn, provis esperantigi, ludi kaj kanti kelkajn malnovajn, neniam forgesitajn kantojn kaj, post peto al Bruĉjo Casini, mi povis ilin prezenti dum la internacia vespero de la Itala Kongreso 2010. La samideanaro entuziasme akceptis ilin kaj tio instigis min prilabori “profesie” la kantojn de mia unua KD, kiun Vinilkosmo akceptis distribui sed kies proprieto restas komplete mia. Tiu KD kaj la aliaj tri, kiuj lin postsekvis, ricevis favorajn recenzojn en la plej konataj esperantaj revuoj, inkluzive de Esperanto de UEA; poste mi koncertis sukcesege dum la UKj en Reykjavik kaj Buenos Aires.

D. Kiel vi elektas la esperantigotajn kantojn?

R. Estante mi ne plu juna, lauaĝe, mi devas elekti datitajn kantojn, pluraj el kiuj estas en mia memorprovizo. Tamen, mi esperantigis kelkajn ne tiom oldajn, kiujn mi konis nur post, ke mi reprenis aŭskulti muzikon. La elekto dependas de la temo de la kantoj kaj, kompreneble, de la eblo esperantigi tesktojn ne ĉiam facile adapteblaj al la silabnumero de la esperantaj vortoj, al la akcentoj kaj al la muzika metriko. La dekunu kantoj de mi verkitaj estas la esprimo de kelkaj el la sentoj en mia koro.
 

D. Kiu(j)n aŭtoro(j)n vi preferas?

R. Se oni trarigardas la vicon de kantoj de mi esperantigitaj, rimarkas facile, ke multas kaj diferenciĝas la aŭtoroj, tamen kaj verŝajne, kunliga fadeno estas la sentoplenaj tekstoj. Sed, mi klopodis prezenti vastan gamon da temoj kaj ritmoj, elektante precipe inter la famaj aŭtoroj el la ses kaj sepdekjaroj de la pasinta jarcento.
D. Ĉu vi preferas koncerti aŭ ludi studie?

R. Ankaŭ mi, sendube, kiel preskaŭ ĉiuj amantoj de kantado, pliŝatas kanti antaŭ sentema kaj kompetenta publiko. Ludi studie estas bele ĉar ĝi donas la ĝuon konstati, ke la verkoj sukcesas kaj mi kapablas plenumi bonnivele, malgraŭ miaj senprofesieco kaj senhelpo de iu ajn.
 

D. Ĉu vi komponas/tradukas kanzonojn nur por vi mem aŭ ankaŭ por aliaj kantist(in)oj?

R. Ĝis nun, venis al mi dekoj da proponoj, precipe petoj por esperantigo de kantoj el pluraj lingvoj, sed veraj proponoj por kunlaboro mankis. Mi sukcesis kantigi Tatiana Zakharova Rajllart (francino, rusdevena) kaj la brazilaninon Neide Barros Rego en mia esperantigo de “La vie en rose” (kion mi faris homaĝe al la UK de Lille en 2015). Sekve, mi verkis kaj prilaboris la bondezirkanton “Feliĉan naskiĝdatrevenon, bonŝancan novjaron” kaj kunordigis la perkomputilan registradon de la voĉo de Tatiana. Antaŭ du semajnoj, mi sukcesis same fari pri la kanto “Mi dankas vin” kun Tatiana kaj baldaŭ mi publikigos la version kun la voĉo de Lydie (knabino el Demokrata Respubliko Kongo) kies familian nomon mi ne konas, ĉar pri la interkonsento okupiĝis la tiea e-instruanto Joel Muhire, kiun mi jam plurfoje helpis ankaŭ por la produktado de KD de li prilaborita.

D. Viaj estontaj planoj…

R. Agorde kun la fortoj, kiujn la bona Dio espereble pludonacos al mi, mi daŭrigos agadi poresperante, sed kun malkreskanta entuziasmo, precipe ĉar la “publika opinio pri esperanto” pli kaj pli konsideras ĝin kompatinda senvaloraĵo, praktikata de sektecaj stranguloj celantaj eviti la morton de fantaziaĵo sena je ia eblo konkretiĝi. Jam kvar jarojn, mi restis je dispono de la E-Organizoj por pludisdoni mian senpagan helpon (pri kiu ili profitis plurfoje, precipe en tre plenbezonaj situacioj) kaj mi daŭrigis prezenti al ili donacemajn kunlaborproponojn por sukcese valorigi esperanton… sed la situacio ne ŝanĝiĝis. Tial, se esperanto pluhavos vivotempon, la posteŭloj prijuĝos.

En 2011, MANŬEL eldonigis la albumon “DUONVOĈE… TUTKORE” = 10 esperantigitaj kantoj;  en 2012, “ĈU PLU EKZISTAS AMO?” = 11 kantoj, el kiuj 3 de li mem verkitaj; en 2103, “MIRINDAĴO = 10 esperantigitaj kantoj + videoj kun sinkronitaj tekstoj; en 2014, “DANKAS MI LA VIVON” = 10 esperantigitaj kantoj + videoj kun sinkronitaj tekstoj.

Ĉiuj albumoj (kompaktaj diskoj) ricevis la plej favorajn recenzojn en la ĉefaj esperanto revuoj (Literatura Foiro, Ondo de Esperanto, Monato, Esperanto de UEA, ktp) kaj, kio certe pli gravas, la ŝaton de la tutmonda samideanaro. La unua kaj dua KDj entenas ankaŭ la muzikajn bazojn de la kantoj kaj la tekstolibreton. La tria kaj kvara KD entenas, krom la tekstolibreto, ankaŭ la videkantojn kun karaokea teksto (fakte, ili estas DVD ne simpla KD).

Pli ol trideko de aliaj kantoj, de li verkitaj, ne estas eldonitaj en KDj sed publikitaj en YouTube, inter kiuj la sukcesegaj “ESPERANTISTO”, “EŬROPO”, “AVE MARIA, REĜINO DE LA ESPERO”, “BRILA KOMETO”, “PATRO NIA”, “MIA KATO”, “LASU, KE MI KANTU”, “LA SONO DE SILENTO”, “ESTU TIEL” …

MANŬEL koncertis tridekon  da fojoj en pluraj eŭropaj landoj  (Italio, Francio, Germanio, Danlando, Pollando, Kroatio, Svislando, Slovakio, Litovio) kaj, dum la UKj 2013 kaj 2014, en Islando kaj Argentino. Lia kantoj kaj videoj estas elsendataj de Ĉina Radio Internacia, Radio Rio de Janeiro, Esperanta Televido-ETV, STUDIO-TV, esperantistaj podkastoj, ktp.

En YouTube, liaj videkantoj, ekde la 1a de januaro 2015 ĝis la 20a de marto 2018, ricevis pli ol 198.000 spektadoj. En Vizaĝlibro (Facebook), ekde la 1a de januaro 2015 ĝis la 21a de marto 2018, tiuj kantoj ricevis pli ol 10.000 gratulmesaĝoj kaj 5.040 kunpartigojn, krom pli ol duona miliono da “mi ŝatas”. Tiuj mesaĝoj kaj kunpartigoj estas registritaj en aparta dokumento, por kiu scivolas.

La temoj de la  kantoj de MANŬEL estas: AMO, AMIKECO, PACO,  SOLIDARECO, RESPEKTO POR LA NATURO kaj POR LA MEDIO, vivigo de la VERAJ IDEALOJ DE ESPERANTO.  Lia muzika verkado kaj kantado distingiĝas per la trafa elekto de belaj, bone luditaj melodioj laŭ kiuj glate fluas la tekstoj klare prononcitaj per esprimoriĉa voĉo.

La poresperanta agado de MANŬEL ne limiĝas al la muzika fako, sed li instruas esperanton kaj prezentis ĝin okaze de dekoj da eventoj, kadre de la programo de UNESCO KLUBO de la urbo Udine.

La mono enspezita per la vendado de la KDj de MANŬEL iras al esperanto-instruantoj en Demokrata Respubliko Kongo kaj al aliaj esperantistoj, bezonaj je helpo.

Bedaŭre kaj malfacile kalkuleblas la nombro da spektadoj de videkantoj de MANŬEL en IPERNITY kaj en la pluraj kanaloj de YouTube, kie oni reproponas ilin.

 YouTube  =   http://www.youtube.com/user/manuelxz1/videos   

Facebook   =   https://www.facebook.com/emanuele.rovere.7?fref=ts

STUDIO-TV =  http://novajhoj.weebly.com/manuel.html

IPERNITY =  http://www.ipernity.com/home/manuelkantas

La kompaktdiskoj de MANŬEL mendeblas ĉe:

www.vinilkosmo.com – Libroservo de UEA – Libroservo de IEF – emanrovere@libero.it

kaj pluraj libroservoj.

Aliaj informoj pri MANŬEL [Altre informazioni su MANŬEL]: https://eo.wikipedia.org/wiki/Emanuele_Rovere

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s