REKOMENDOJ AL MALSANULOJ

Kelkaj el tiuj personoj, kiam ili sin sentas malsanaj, ne konsultas kuraciston; ili kontentiĝas legante en iu ajn libro pri naturista medicino la kuracadon kiu koncernas ilian malsanon. Kelkfoje ili atingas sukceson, sed ofte ili malsukcesas, ĉar la indikoj de la libroj ĉiam estas farataj en ĝenerala formo, tute ne atentante pri la individuaj kondiĉoj nek la propra reagforto de ĉiu organismo.

Estas necesege, do, konsulti aŭtoritatulon. Por plenumi iun ajn profesion, oni postulas kompetentecon; despli prave koncerne la kuraciston, en kies manoj kuŝas la plej valora trezoro de la paciento: lia sano kaj eĉ lia vivo mem.

Estas nepre necese, ke la malsanulo sin turnu al naturkuracisto kaj konfidu al li la gvidadon de la kuracado. Malfeliĉe, en nia lando ekzistas nur tre malmultaj diplomitaj kuracistoj, kiuj sin dediĉas al la naturmedicino: oni apenaŭ trovas ilin en kelkaj grandaj urboj. Ni esperu, ke baldaŭ kreskos ilia nombro por la bono de nia suferanta loĝantaro.

Ĉe manko de naturkuracistoj, ekzistas multaj personoj nomataj naturistaj “profesoroj”, kiuj sin dediĉas al la kuracarto, sed ne posedas laŭleĝan diplomon, kiu rajtigu ilin kuraci. Estas el ili nur malmultaj, kiujn ni povas konsideri kompetentajn, ĉar nur ili studis ĝisfunde la aferon kaj akiris vastan sperton per ĉiutaga kontakto kun malsanuloj.

Sed la plimulto el ĉi tiuj naturistaj “profesoroj” estas empiriuloj pli aŭ malpli groteskaj kaj malkleraj, kiuj havas nenian ideon pri tio, kio estas la homa korpo. lli kredas sin kapablaj kuraci nur ĉar ili legis unu aŭ pli da libroj pri naturmedicino.

Tiuj senskrupulaj individuoj, kiuj trovis en la naturismo komfortan rimedon por gajni facile monon, kaŭzas veran malfeliĉegon ĉe la nesingardemaj malsanuloj, kiuj falas en iliajn manojn. Tiel ili senkreditigas la movadon, senigante ĝin je seriozeco. Kaj pro tio ili devus esti persekutataj de la aŭtoritatoj kaj malakceptataj de la konsciaj naturistoj.

La malsanulo, kiu sin metas sub la gvidado de naturkuracisto, devas plene fidi al li. Li devas sekvi fidele liajn instrukciojn, ne lasante sin influi de konsiloj de familianoj, parencoj kaj amikoj, kiuj scias nenion pri naturismo, sed tamen ofte havas firman opinion pri ĝi. Se malfacilaĵo, malhelpaĵo aŭ malkonvenaĵo okazas, li tuj devas sciigi la kuraciston, la sola persono kapabla solvi liajn dubojn.

Plej ofte la malsanulo en naturkuracado malgrasiĝas: kaj tio pensigas tiujn, kiuj ĉirkaŭas lin, ke li pli malbone ekfartas. La vero estas tute alia. La malsanulo komence malgrasiĝas, ĉar lia organismo liberiĝas de granda kvanto da venenaj kaj malsanigaj substancoj, kiuj amasiĝis en la korpo dum jaroj. Tiuj malutilaj substancoj ekmoviĝas kaj estas forigitaj el la organismo, pro la puriga efiko de la natura kuracsistemo; ili estas kvazaŭ la cindroj de maŝino, kiuj malhelpas ĝian liberan funkciadon. Tiu malgrasiĝo, anstataŭ malĝojigi, devas ĝojigi la malsanulon kaj lian familion, ĉar ĝi ja estas la unua paŝo al la resanigo. La pruvo estas, ke samtempe kun la perdo de pezo, la malsanulo preskaŭ ĉiam sentas pli grandan facilmovecon, forton kaj vivoĝojon; signoj de la vivorenoviĝo, kiun li spertas.

Krome, tiu pezoperdo ne estas definitiva. Laŭmezure kiel progresas la kuracado, la stato de la malsanulo normaliĝas; tiel oni rimarkas, definitive, ke tiuj, kiuj antaŭe estis malgrasaj, grasiĝas, kaj la graseguloj malgrasiĝas.

Alia tre atentinda afero estas la kurackrizoj, jam antaŭe menciitaj. Tiuj, kiuj komencas naturistan kuracadon, ofte sentas ŝajnan malboniĝon: lacecon, kongestojn, lakson, kapdoloron, migrenon, febron: kelkfoje sangelfluon; ĉe iuj aperas ulceroj, furunkoj kaj diversaj haŭterupcioj; ĉe aliuloj reaperas malnovaj malsanoj, ekzemple uretra elfluo, kiun la paciento kredis defini-tive kuracita ktp.

Tiuj perturboj, kiuj prezentiĝas ofte, sed ne ĉiam, indikas la klopodon de la organismo liberiĝi de la malsano. Tial ili nomiĝas: kurackrizoj.

Tiuj, kiuj ne estas avertitaj kredas, ke ili malboniĝas kaj kelkfoje forlasas la kuracadon. Gravega eraro, ĉar ĝuste la apero de la kuraciga krizo estas la unua signo de la batalo, kiu okazas en la korpo por elpeli la malbonaĵon. La paciento devas ekĝoji pri ĝia apero kaj komuniki ĝin al sia kuracisto, kiu en ĉiu okazo scios kia estas la konvena agmaniero.

La sistemo de naturkuracado, pli ol iu alia, postulas intiman kunlaboron de kuracisto kaj paciento.

Pro tio estas necese, ke la malsanulo akiru naturistan kulturon; tiel li havos klaran koncepton pri la kuracado kaj povos interpreti mem ĝiajn alternaĵojn.

La kuracisto indikos, kiaj libroj aŭ revuoj estas konvenaj al ĉiu individuo, laŭ liaj kazo kaj kulturo.

Tiel, la malsanulo vidos reaperi iom post iom la perditan sanon.

Estas neeble fiksi la daton de resanigo. La akutaj malsanoj kuraciĝas rapide, sed la kronikaj postulas semajnojn, monatojn kaj eĉjarojn, laŭ la graveco de la malsano kaj laŭ la kvanto da hemiaj drogoj, kiujn la korpojam ricevis.

Sed la malsanulo povas esti certa, ke tion, kion la naturismo ne kuracas, neniu alia sistemo povas kuraci. Se li sekvas la ordonojn konstante, optimisme kaj fide, li fine vidos aperi la aŭroron de nova vivo.


Iom da historio
Ni ja vidas kiom malnova jam estas la naturismo. ĝi ne havas sian originon de Kuhne kaj 
Kneipp, kiel kelkiuj kredas. Ankaŭ ne de Hipokrato, kiel kredas aliaj. ĝi naskiĝis kune kun la unua homo kaj akompanis lin dum li obeis la voĉon de sia instinkto. Sed kiam la homaj estuloj komencis grupiĝi en triboj kaj kiam montriĝis la unuaj aŭroroj de la civilizacio, la intelekto anstataŭadis iom post iom la instinkton. Tiam la homo ĉesis obei la voĉon de la Naturo, kiu ĉiam estis gvidanta lin, kaj ekobeis pli kaj pli la sciojn akiritajn de li kaj liaj similuloj; la racio anstataŭis la instinkton kaj ĉio pasis tra la kribrilo de lia cerbo. Ekaperis la superstiĉoj, antaŭjuĝoj kaj aliaj negativaj fortoj, kiuj neniigis grade la grandan forton de la instinkto, malklara sed saĝa. Tiel okazis, ke la homo apartiĝis de la naturo kaj sekve de la naturismo.

En ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj civilizacioj ekzistis saĝaj homoj, kiuj komprenis la problemon kaj serĉis ĝian solvon. La klereco estis tiam monopoligita de la pastraro kaj precize en la sanktejoj Ĉinaj, Hindaj, Kaldeaj kaj Egiptaj, oni praktikis naturistan medicinon, aplikante al la malsanuloj banojn de suno, de aero, de akvo, de sablo, de ŝlimo, kaj precipe oni ordonis specialajn dietojn, kies valoron oni jam konis en tiuj antikvaj tempoj.

La naturismo suferis la sortoŝanĝojn, kiujn la diversaj historiaj okazintaĵoj kaŭzis al la popoloj, kaj atingis sian maksimuman glorfamecon en Grekujo kaj en Romo antikvaj. Ankoraŭ hodiaŭ ni povas admiri la ruinojn de la grandiozaj banejoj kaj varmbanejoj, kiuj jam funkciis antaŭ kelkaj jarmiloj.

Ekde la komenco de la kristana erao, la naturismo komencis grade malprogresi. La varmbanejoj estis deklarataj de la eklezio kiel lokoj malvirtigaj kaj estis fermitaj. Dum la nokto de la Mezepoko la kuracistoj apartiĝis de la sanaj principoj Hipokrataj kaj dediĉis sin al terapio absurda, sen bazo scienca, plena je superstiĉoj kaj antaŭjuĝoj. Oni facile povas kompreni tiun juĝodeflankiĝon, sciante, ke en la Mezepoko, la instruado de la medicino estis kunigita kun la filozofio; ambaŭ lernobjektoj fariĝis pure spekulativaj kaj dogmaj kiel ĉio apartenanta al la skolastiko.

Ni trapasu rapide la jarcentojn por alveni al la revigliĝo de la natura medicino, kiu komenciĝis en la 18a jarcento kaj daŭris en la 19a.

FONTO: http://53913456.swh.strato-hosting.eu/ina/naturkuracado-naturismo.html

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s