SUBEN-BICIKLADO (SB)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Biciklado estas temo ŝatata fare de la aŭskultantaro de la Esperanta RetRadio. Ĉi foje temas pri bicikla sporta agado certe ne taŭga kaj rekomendenda por ĉiuj sed plenplena de adrenalino kaj vere kontentiga, kondiĉe ke oni iamaniere atingos “sendifekte” la suban alvenpunkton! Temas pri rapidega biciklado laŭ kruta montdeklivo sed tute suben, do temas nome pri “suben-biciklado” kaj “SB” mallongige . Angle oni nomas ĝin “downhill biking”, mallongige “DH”.

La praktikantoj de suben-biciklado surmetas fortikajn ŝirmilvestojn kaj kompletan motorciklan kaskon, ĉar ili atingas kaj eĉ superas rapidecon de 80 km/h. Ankaŭ la bicikloj por tiu ĉi sporto devas havi specialajn karakterizaĵojn. Kvankam ilia framo devas esti tre fortika por rezisti al la ekstremaj streĉadoj, la tuta biciklo devas esti ne tro peza kaj facilmova por permesi kiel eble plej rapidajn akcelojn kaj bremsadojn. Ofte por profesiaj konkursoj, oni preferas elekti treege malpezajn komponantojn malgraŭ ilia mallonga daŭro.

Tiaj bicikloj havas teleskopajn amortizilojn kaj en la antaŭa kaj en la malantaŭa radoj. La malantaŭa amortizilo havas etendiĝon, kiu varias inter 160 mm. kaj 240 mm., dum tiu de la antaŭa rado estas duobla kaj povas etendiĝi inter 180 mm. kaj 203 mm. La stirilo estas pli larĝa ol tiu de montbiciklo kaj povas atingi larĝon de 82 cm. Pli larĝa stirilo garantias pli bonajn regadon kaj stabilecon de la veturilo.

La pneŭmatikoj estas profunde ĉizitaj kun elstaraj gumaj dentoj por plibonigi ekstervojan adheron aparte dum kurbiĝo. Ankaŭ ilia dikeco estas escepta: ĝis du kaj duono coloj. Oni ĉiam uzas antaŭan kaj postan hidraŭlikajn bremsojn, kiuj permesas sekuran bremsadon en ĉiu situacio. Ĉar suben-biciklado tute ne postulas vastan gamon de endentaĵaj rilatumoj, la rapidumŝanĝilo estas simpla kompare al normala montbiciklo: nur unu dentrado por la pedaloj kaj 9-10 pinjonoj por la postrada nabo.

Dum multaj jaroj mi kutimis bicikli per montbiciklo tra la dezerto de la suda Israelo dum mia filo, ekde sia junaĝo, sukcese partoprenas en motorciklaj konkursoj de la kategorio “enduro” (t.e. ekstervoja rajdadrezisto) kaj sin trejnas ankaŭ per suben-biciklado. Kiam lastjare li invitis min partopreni en semajno de suben-biciklado en la francaj alpoj, mi komence iom hezitis. Jam delonge en la francaj alpoj oni dumsomere ekspluatadas skivojojn kaj skiinstalaĵojn por praktiki montbicikladon kaj suben-bicikladon.

Vere temis pri kontentiga kaj neforgesebla sperto. Malfacile priskribi la sensaciojn, kiujn oni spertas dum la rapida biciklado suben laŭ krutaj deklivoj foje en arbaro foje en nudaj montaj areoj. Mia komencaj timo kaj hezitado, malsupreniron post malsupreniro, malaperis kaj mi kiel postsekvanto eĉ filmis el malantaŭe per speciala kamerao kelkajn rajdojn de mia filo.

Se vi scivolas malkovri kaj iom provi la sensaciojn de freneza suben-biciklado, spektu mian ĉisuban alkroĉitan filmeton. Sed unue mi deziras vin averti: ĉe kelkaj spektantoj tiu ĉi filmeto povus kaŭzi sensaciojn de vertiĝo kaj malpezan iomete malagrablan senton:

Suben-Biciklado (SB) de Gian Piero Savio ĉe Vimeo.

Posted  by peranto

FONTO:http://esperantaretradio.blogspot.com.br/2016/07/suben-biciklado-sb.html?view=classic

 

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s