RONALDO LUDOS EN LA ESPERANTA TEAMO

por Redakcio

La fama portugala futbalisto Cristiano Ronaldo konsentis ludi en la Esperanto-teamo dum la kongresa futbalado en Lisbono. Ronaldo iom lernis Esperanton en sia knabaĝo en kurso de sia instruisto.

Pasintjare dum la Universala Kongreso en Seulo la esperantista futbalteamo unuafoje gajnis kontraŭ teamo de lokanoj, tamen ĉefe pro la malalta nivelo de la loka teamo. La ŝanco de la Esperanto-teamo ripeti la sukceson estas tre granda, ĉar la en la teamo ludos la fama portugala futbalisto Cristiano Ronaldo.

En la jaro 2008 li estis nomita la plej bona futbalisto de Eŭropo kaj la mondo, kaj ricevis la premiojn Ballon d’Or samt FIFA World Player of the Year Award. Jam en la antaŭa jaro li ricevis la Oran Ŝuon, farinte 42 golojn en 49 maĉoj en sia tiama klubo Manchester United.

Cristiano Ronaldo fakte iom lernetis Esperanton en kurso de sia lerneja instruisto, kiu krom esti komunisto estis ankaŭ porpalestina aktivulo, el kio rezultas la konata subteno de Ronaldo al la palestina afero. Li promesis ludi en la Esperanto-teamo pro solidareco kun UEA, kiu per sia elekto de kongreslando certigis la mondan ĉampionecon de Portugalio.

Antaŭ ol ludi en la Esperanto-teamo Cristiano Ronaldo nome ludos en la landa teamo de Portugalio en la futbala ĉampionado en Rusio. La fina ludo okazos la 15-an de julio, sed la sukceso de Portugalio jam certas, ĉar laŭ multjara sekreta tradicio la gajnanton elektas la estraro de UEA.

Tiel, en 1998 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Monpeliero en Francio, kaj la samjaran mondpokalon de futbalo gajnis Francio. La sekvan mondpokalan konkurson en 2002 gajnis Brazilo, kie okazis la samjara Universala Kongreso. Tiun tradicion daŭrigis en 2006 Italio.

Post tiu jaro tamen la estraro de UEA decidis portempe ne okupiĝi pri futbalo. Sed en februaro 2018 kiel nova ĝenerala sekretario de UEA estis elektita Aleks Kadar, kiu estas proksime ligita al la Esperanto-teamo, kaj la prioritatoj de la estraro estis ŝanĝitaj.

Jam post la pasintjara gajno oni diskutis, ĉu la anoj de la Esperanto-teamo ricevu honoran membrecon de UEA. Nun al Cristiano Ronaldo estis promesita ne nur honora membreco, sed ankaŭ subteno de UEA al la nacia teamo de Portugalio en la monda pokalo, se li konsentos ludi en la Esperanto-teamo dum la kongreso.

Cristiano Ronaldo anoncis pri sia konsento per mesaĝo en la esperantlingva fluo de Amikumu la 1-an de aprilo.

Redakcio | abril 1, 2018| URL: http://www.liberafolio.org/?p=6053

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s