PASKA DIMANĈO – 1a de APRILO 2018

Komento de P. Alberto Maggi OSM

Se Kristo ne releviĝis, vana estas nia predikado kaj vana ankaŭ nia fido. Jen la sendiskuta aserto de Sankta Paŭlo en la unua letero al la Korintanoj. Sed, malgraŭ ĉi tiu aserto, surprizas, ke en la evangelioj neniu evangeliisto priskribas la releviĝon de Jesuo. La tradicia bildo, kiun ni konas, kun Kristo kiu eliras venkoplena el la tombo kun la flago de la venko, ne estas en la kanonaj evangelioj, sed en tiu apokrifa de Petro, iu teksto de la dua jarcento. Sed, dum neniu evangeliisto priskribas al ni la releviĝon de Jesuo, ĉiuj donas altvalorajn indikojn pri la maniero sperti lin releviĝinta, en la komuna sperto de la frutempa Eklezio. Kiel skribas same Paŭlo al la Korintanoj, “Jesuo releviĝinta aperis al Kefas”, tio estas al Petro, “al la dek du kaj poste al pli ol 500 fratoj samtempe”. En la evangelio taksata plej malnova, tiu de Marko, estas la anonco pri la releviĝo, sed ne la renkonto kun la Releviĝinto, kiu estas formetita al Galileo. Fakte, la junulo en la tombo diris al la virinoj: “Ne timu, vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan; li leviĝis, li ne estas ĉi tie”. Ĉi tiu estos la konstanta mesaĝo de ĉiuj evangeliistoj. Estas senutile serĉi Jesuon en la loko de la mortintoj. Li diras: “Li iras antaŭ vi en Galileon, tie vi vidos lin”. Sed oni povas demandi, kial prokrasti je tri aŭ kvar tagoj la gravan sperton de Kristo releviĝinta? Jesuo mortis en Jerusalemo, estis entombigita en Jerusalemo, releviĝis do en Jerusalemo, la disĉiploj estas en Jerusalemo, kial Jesuo diras, ke se oni volas lin vidi, oni iru en Galileon? Tion ni malkovras en la evangelio de Mateo, en kiu ĉi tiu rendevuo en Galileo estas ripetita tri fojojn, kiam la anĝelo rediras al la virinoj la anoncon: “Li ne estas ĉi tie, li leviĝis, kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon, tie vi vidos lin”. Ĉi tiu mesaĝo estas konfirmita de Jesuo mem, kiu poste diris al la virinoj: “Iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos”. La disĉiploj foriras, iras en Galileon, sed skribas la evangeliisto, ke “La dek unu disciploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili”. Dum trifoje estas invito iri en Galileon por sperti la releviĝintan Kriston, neniam Jesuo indikis apartan monton. Kial la dek unu iras sur la monton? Kiu estas ĉi tiu monto, sur kiu eblas sperti la releviĝintan Kriston? La monto en Mateo estas la monto de la feliĉproklamoj. Kion volas diri la evangeliisto? Ke la sperto pri releviĝinta Kristo ne estis privilegio konsentita antaŭ du mil jaroj al malgranda grupo da homoj, sed al ĉiuj kredantoj, kiuj travivos la feliĉproklamojn. En la travivo de la feliĉproklamoj oni spertas la vivanton. Same en la evangelio de Luko estas la kutima mesaĝo, kiam la virinoj iras al la tombo, ili trovas sian vojon barita de du viroj: “Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj?”, kaj kiam Jesuo manifestiĝas? Al la disĉiploj de Emaus li manifestiĝas ripetante la gestojn de la lasta vespermanĝo. Skribas la evangeliisto, ke “Dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili”, la samaj gestoj de la lasta vespermanĝo. En la manĝo Jesuo fariĝas pano, por ke tiuj, kiuj manĝas ĝin, estu kapablaj fariĝi pano kun la aliaj. En ĉi tiu dinamiko de amo ricevita kaj de amo komunikita oni spertas la ĉeeston de Kristo releviĝinta. Ja skribas la evangeliisto “Kaj iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili rekonis lin”.

Same en la evangelio de Johano ni havas la figuron de Maria Magdalena, kiu ploras, singultas antaŭ tombo, sed dum ŝi rigardas al la tombo ŝi ne ekvidas, ke tiu, kiun ŝi ploris mortinta, en realo estas viva. Sed por sperti lin viva ŝi devas ĉesi alrigardi la tombon kaj turniĝi, kaj nur kiam ŝi turniĝis malantaŭen ŝi vidis, ke Jesuo estas staranta apud ŝi. En la evangelio de Johano, kiam Jesuo manifestiĝas al la siaj post la releviĝo, la unuaj vortoj, kiujn li eldiras, estas “Paco al vi”. Ĝi ne estas bondeziro, Jesuo ne diras “La paco estus kun vi”, ĝi estas donaco. Paco estas ĉio, kio kontribuas al la feliĉo, al la pleneco de vivo de la personoj. Do, la unua afero, kiun Jesuo faras kun la siaj, estas donaci la plenecon de ĉi tiu vivo. Kaj poste jen la ordono: “Kiel la Patro sendis min, ankaŭ mi sendas vin”. Kion signifas ĉi tiu esprimo? Jesuo estis la atestanto de la fidela amo de la Patro. Ĉiuj, kiuj kun li kaj kiel li estos atestantoj de ĉi tiu amo, povos sperti la releviĝintan Kriston en sia ekzisto. Jesuo ne sendas ilin anonci doktrinon, sed esti la tenereco de Dio al la homaro.

FONTO: https://www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/01042018.pdf

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.