Kial ni ĉiuj devus lerni esperanton?  Tio estas pure matematika problemo. 

 
 

Jean-Marie Jacques

24 de fevereiro

La sekvantaj pripensoj estas inspiritaj al mi de freŝdata elsendo de RTBF Radio (Belgia Franclingva Radio) dum kiu la prezentisto intervjuis, dum tempo kiu ŝajnis al mi senfina, anglalingvan interparolantinon. Li do devis meti demandon en la franca por la geaŭskultantoj, ĝin traduki en la anglan por la interparolantino, aŭskulti la anglalingvan respondon kaj traduki tiun-ĉi en la francan, kaj tiel plu! Mi multe nervoziĝis konstatante ke 50% de la antena tempo (kaj kosto) estis malŝparita (same kiel 50% de la tempo de la geaŭskultantoj!). Pli bona solvo trudiĝas.

En la tuta mondo, nune (2017-2018), laŭ Wikipedia(1), proksimume 372 milionoj da personoj denaske parolas la anglan kaj 611 milionoj ĝin parolas kiel duan lingvon, kio konsistigas 983 milionoj da «angloparolantoj». Ni eĉ akceptu la 600 milionojn kiuj ĝin lernis kiel «fremdan lingvon» en lernejo (eĉ se multaj el ili, kiel mi, fine ne kapablas vere konversacii kun unu el la 983 milionoj da veraj angloparolantoj). En tiuj kondiĉoj, estus do en la mondo 1583 milionoj da anglo-parolantoj (personoj kiuj ne plu bezonus lerni la anglan se tiu-ĉi estus adoptita kiel nuran internacian lingvon).
Plue laŭ Wikipedia (2), en 2017, la monda loĝantaro estus nun 7550 milionoj da homoj.
Parenteze rimarku, ke estas false diri ke «per la angla oni iras ĉien», ĉar ĝi estas komprenata proksimume nur de 1 persono el 5 ( la situacio estante, verdire, tre malsama laŭ tio ĉu la vizitata lando estas «anglalingva» aŭ ne!).

Se la anglan oni trudus kiel universalan lingvon, 7550 – 1583 = 5967 milionoj da personoj devus ĝin lerni.
Se esperanton (laŭdire – eĉ se erare – parolatan de «neniu») oni trudus kiel universalan lingvon, ĝin oni devus instrui al 7550 milionoj da homoj.

Oni ĝenerale konsideras ke nececas, meznombre, 1000 horojn por lerni la anglan kaj 200 horojn por atingi la saman nivelon en esperanto.

Necesus do, por solvi la lingvan problemon, devigante ĉiujn lerni
la anglan: 5967 milionojn oble 1000 horoj = 5967 miliardojn da horoj
esperanton: 7550 milionojn oble 200 horoj = 1510 miliardojn da horoj (kvarono de la tempo necesa por la angla), tio estas gajno por la homaro da 4457 miliardoj da horoj aŭ gajno da 590 horoj (aŭ proksimume 15 semajnoj da laboro) por ĉiu homo…

4457 miliards da horoj gajnitaj: chu vi imagis la valoron de esperanto?

(1) https://fr.wikipedia.org/wiki/
(2) 
https://fr.wikipedia.org/wiki

FONTO: https://mail.google.com/mail/u/0/#inbox/161c8a9356b7987e

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.