CHU NI MERITAS ESPERANTON?

Kial mi demandas ĝin?
La respondo estas facila kaj simpla. Laŭ mi ankoraŭ homaro ne maturiĝis je tiu ĉi lingvo. Ni ankoraŭ ne staras sur tiu ŝtupo de la evoluo, ke ni povu kompreni la veran valoron de tiu ĉi grandioza lingvo.
D-ro Zamenhof kreis ĝin tro frue. Eble li devintus atendi almenaŭ du aŭ tri jarcentojn.
Nuntempe ofte influaj kaj inteligentaj personoj opinias pri ĝi negative, dirante: Esperanto ne povas plenumi la rolon de helplingvo, kiu povus solvi multe da lingvaj malfacilaĵoj.
Anstataŭ Esperanto oni prefere lernas iun disvastiĝintan nacian lingvon pensante, ĝi povos fariĝi vera komunikilo inter diverslingvaj homoj.
En la mondo estas granda lingvoĥaoso, kiu tre malhelpas la normalan komunikadon.
Estas kiuj asertas, tiun ĉi lingvoĥaoson povas solvi iu nacia lingvo. Do Esperanto ne estas bezonata.
Kial oni kontraŭas la zamenhofan lingvon?
La respondo ĉiam estas infaneca kaj stulteta. Onidire per Esperanto ne eblas komuniki kaj ĝi ne estas uzebla sur ĉiu tereno. Ekzemple fakliteraturo apenaŭ ekzistas en Internacia Lingvo. Male en la anglan lingvon preskaŭ ĉio estas tradukitaj kaj legeblaj.
Mi ne diskutas. Vere nun la angla lingvo estas uzata pli vaste, sed tio estas stultaĵo, ke tiaj tekstoj ne estas tradukeblaj al Esperanto.
Kiam la homaro paŝos sur tiun ŝtupon de la evoluo, ke estos komprenita la senco de tiu ĉi lingvo, tiam (se ankoraŭ Esperanto ekzistos) la diverslingvaj nacioj amase uzos ĝin kaj la nomo de la kreinto estos benata.
Bedaŭrinde nun en 2018 ni homoj estas tro primitivaj, lingvaj prauloj por ke ni komprenu la valoron de tiu ĉi bela kaj grava lingvo.
Mi nur povas esperi, ke nin sekvantaj generacioj estos pli ŝaĝaj ol ni.Ili ne forĵetos tiun ĉi bonegan eblon rapide kaj facile ellerni la komunan lingvon de la homaro.

(Verkis: Apáti Kovács Béla)

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s