ESPERANTO-EDUKADO

Mil gestudentoj ĉe la Artkolegio de Kunming 

Alessandra Madella 

La 18-an de septembro ekis nova kurso de Esperanto al 1 000 gestudentoj ĉe la Artkolegio de Kunming, en la naciriĉa regiono Junano en sud-okcidenta Ĉinio. S-ro Duan Yongxing, la prezidanto de la Artkolegio, enkondukis Esperanton al la gejunuloj en la malnova teatro de la lernejo, pere de kantoj kaj lumbildoj pri la origino kaj celoj de la lingvo kaj pri ĝiaj plej famaj junanaj, ĉinaj kaj eksterlandaj parolantoj. La lernantoj estas iom pli junaj ol la kutimaj studentoj de la Artkolegio. Fakte ili estas inter 15- kaj 18-jaraĝaj, plejparte el la suda landlimo de Junano, el regiono etne kaj kulture proksima al la loĝantoj de Tajlando. Ili ĉiuj volas iĝi gestevardoj en aviadiloj aŭ grand-rapidaj trajnoj, aŭ helpantoj dum koncertoj kaj turismaj eventoj, pri kiuj la regiono famas. Precipe la eblo labori en rapidega trajno estas granda allogo por ili, ĉar nuntempe ĝi estas simbolo de moderniĝo kaj interesa vivo. Krome, tiu evoluo estas maniero reskribi la historian vokitecon de la regiono. Junano estas tradicie la ligo de Ĉinio kun Sud-Orienta Azio, dank’ al sia pozicio laŭ unu branĉo de la Silka Vojo. Kunming havas la kvaran flughavenon de la lando, precipe por konektoj kun aliaj orientaj landoj, kaj ĝia mallarĝ-ŝpura fervojo jam de la komenco de la dudeka jarcento ligas ĝin al Vjetnamio. En tiu kunteksto, S-ro Duan esperas, ke E-o povos esti konsiderata kiel fremda lingvo fare de la fervojaj kaj aviadilaj dungantoj kaj plialtigi la ŝancojn de niaj gestudentoj trovi laboron en tiu ege dezirata nova fako kun tiel profundaj historiaj radikoj. Ene de la Artkolegio, tiu ĉi disvolviĝo — kvankam ega laŭ la nombro de studentoj — estis preparata de longtempa Esperanta agado. Kunming mem estis la sidejo de la unua Ĉina Kongreso de Esperanto, organizita antaŭ tridek jaroj de la prezidanto Duan. Ekde 2012 la Artkolegio gastigis internaciajn ILEI- kaj IFEF-Konferencojn kaj la Ĉinan Kongreson, ĉiam pretigante junajn volontulojn, kiuj scipovis la unuajn rudimentojn de la lingvo. Krome, ĝi iĝis la oficiala sidejo de la Junana Esperanto-Asocio, malaltigante la aĝon de ĝia estraro kaj membraro pere de siaj junaj profesoroj, kiel la tibeta vic-sekretariino Sayon Zhuoma. La instruado de Esperanto, precipe al junuloj de la departemento de muziko kaj sekve al la estontaj gestevardoj, daŭris ankaŭ dum la jaroj, en kiuj ne estis planita kongreso. Tiu konstanteco permesis krei en la lernejo grandan simpation por la Esperantaj valoroj kaj pensmaniero, kaj helpis s-ron Duan proparoli la bonecon de internacia komunikado pere de ĝi fronte al la lokaj edukadaj instancoj. Fine, la lastan semestron la gestudentoj mem petis, ke ni donu al ili ekzamenon kaj oficialajn poentojn, por ke la kurso iĝu pli ol simpla volontula agado. La nova eblo uzi Esperanton por plialtigi siajn dungŝancojn simple multobligis niajn kutimajn kvardek gestudentojn, kreante novajn oportunojn kaj defiojn.

Nuntempe kvin kompetentaj instruistoj estas ĉe la Artkolegio por instrui Esperanton al niaj novaj mil gestudentoj. Krom mi kaj S-ro Zhang Lianjn, kiu organizas la kursojn, estas ges-roj Dekmil (Choi Manwon) el Koreio kaj Optimisto (Liu Baoguo) kaj Jadobela (Li Lin) el Ĉinio. Ankaŭ Sayon Zhuoma helpos nin kune kun la ĉiam entuziasma s-ro Duan. Se la kurso sukcesos, en la estonteco ĝi povos esti malfermata al ĉiuj 3 000 gestudentoj de la gestevarda departemento kaj pli da instruistoj povus esti dungataj. Ne necesas diri, ke tio estus granda bonŝanco por la azia movado, precipe pro la ĉarnira rolo, kiun Kunming havas en la rilatoj kun la najbaraj landoj de la regiono kaj kiu povus ideale porti al movadisma renesanco en ĝi. Same, la sukcesa spegulo de tiel grandaj nombroj da lernantoj povus alporti tutnovajn konvinkajn fortojn al samdirektaj klopodoj en Eŭropo kaj en aliaj partoj de la mondo. Plie, nia ekzemplo povus esti imitata de fervojaj laboristoj ankaŭ en aliaj lokoj, permesante puŝi por pli aktiva rolo de Esperanto en la elektado de la dungotoj en gestevardaj roloj. Kaj estas facile pensi pri aplikado de la sama eblo al aliaj najbaraj kampoj. Ĉiukaze, la ĉefa celo de s-ro Duan estas alporti grandan junigon al la Esperanta movado, prezentante perspektivon de reala uzebleco de nia lingvo kiel socie valoriga kaj kultur-interŝanĝa ilo eĉ en grandrapide moderniĝanta lando.

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s