UEA PLEDAS POR NE-PERFORTO

Hodiaŭ, la 2-an de oktobro, Unuiĝintaj Nacioj invitas la mondon
kunsoleni la Internacian Tagon de Ne-perforto. La Tago celas disvastigi
konscion pri la ne-pervorta vojo al solvado de konfliktoj, inspirite de
la filozofio kaj persona ekzemplo de Mahatmo Gandhi, kiu nomis la
ne-perforton “la plej granda potenco je la dispono de la homaro.”

En ĉi tiu tago, Universala Esperanto-Asocio deklaras sian firman
subtenon por la alvoko de UN, kies aktualeco estas konfirmita ĉiutage
per novaĵoj el ĉiuj kontinentoj. La principoj kaj agoj de ne-perforto
respondas al la streboj de la Esperanto-movado, per la disvastigo de
lingvo neŭtrale homa, kultivi pacon, toleremon kaj komprenon tutmonde.
Sekve, UEA krome kondamnas ajnan formon de perforto, kaj substrekas ke
plena respekto al la homaj rajtoj estas nemalhavebla bazo por la
konstruado de kulturo orientita al paco kaj interkompreniĝo inter la
popoloj.

La Estraro de UEA

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s