DIREKTORINO DE UNESKO-KURIERO GHOJAS PRO ELDONO DE LA ESPERANTA VERSIO

La 13an vespere la redakcia direktorino de Unesko-Kuriero Jasmina Šopova dissendis la mesaĝon al 17 funkciuloj de Unesko, kaj kopie sendis ĝin al mia alia retadreso. Mi ne konas ĉiujn mesaĝajn ricevantojn, tamen mi vidis ke ĉiuj retadresoj estas ĉe unesco.org.  Tio signifas ke la mesaĝoj celis Unesko-funkciulojn. En la mesaĝo li dissendis al la kolegoj tri fotojn pri Unesko-Kuriero en Esperanto senditajn de mi. Post mia danka respondo, la direktorino plendis ke ili ne sukcesis elŝuti ĝin ĉar UEA-retejo postulas tajpi ciferon. Tio estas neebla por neesperantistoj. Jen ŝia unua mesaĝo esperantigita de S-ro Andrej Pechonkin (Rusio) , membro de la Teamo de Unesko-Kuriero en Esperanto:
Karaj kolegoj, mi ĝojas informi vin, ke la Kuriero estas publikigita en Esperanto ekde ĉi-somero. Ĝi estis lanĉita ĉe la Universala Kongreso de Esperanto en Seulo, de la 22-a ĝis la 29a de julio [2017], kiun ĉeestis 1,300 partoprenantoj el 62 landoj (vidu fotojn sube). Mi ankaŭ feliĉas bonvenigi Trezoro Huang Yinbaao , ĉefredaktoron de Esperanto-versio de la Kuriero. Bonvolu noti, ke estontece ni devas mencii, en nia korespondado kun la kontribuantoj kaj en la reklamcelaj materialoj, ke la Kuriero estas publikigata en la 6 oficialaj lingvoj de UNESKO – araba, ĉina, angla, franca, rusa kaj hispana – kaj kun-eldonata en la portugala kaj Esperanto.
Dankon pro via atento,
Jasmina
ps: La reta versio de la 2-a numero estas senpage elsxutebla cxe  http://www.uea.org/revuoj/unesko_kuriero

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s