GENERACIO ENTREPRENISTOJ

Startigaj inkubatoroj, Fab Lab, retejoj kaj ciferspacaj atelieroj – la afrikaj junuloj plonĝis rekte en la informadikan epokon kaj en la ideon de Inteligentaj Urboj. Fervoraj cifereckompetentaj Afrikcentritaj entreprenistoj kaj artistoj retumas kaj novigas, kaj uzas kreivajn kaj kulturajn industriojn kiel liverantojn de evoluado.

De Dakar al Nairobi la junuloj estas en la mezo de la cifereca aŭdvida revolucio, kiu disvolviĝas tra la afrika kontinento. Pere de startigaj inkubatoroj, Fab Lab (inventlaboratorioj aŭ negrandaj atelieroj), retejoj kaj ciferspacaj servoj, kaj novaj kunlaborantaj laborlokoj, daŭre kreskanta nombro da junuloj – teknikistoj, hiper-konektitaj, edukitaj kaj eltrovemaj – tutplene brakumas la novan ciferecan ekonomion.

Tiu nova generacio estas nomita “Afropreneurs”. Ne gravas kiel diversaj estas iliaj aktivaĵoj, ili kundividas komunan DNA – la ciferecan mondon, aliron kiu neeviteble interkonektas la lokon kun la mondo, kaj deziron kontribui por plibonigi la vivkondiĉojn tra Afriko.

La Dakar-bazita Karim Sy, kiu fondis Jokko Labs en 2010, estas verŝajne la plej konata el la junaj entreprenistoj. Lia neprofitcela organizo estas difinita kiel “virtuala grupo dediĉita al socia ŝanĝo, bazita sur komunumo de entreprenistoj kaj reto de moviĝemaj centroj”. Sed ekzistas multaj aliaj ekzemploj, kiel la startiga Agendakar (la plej granda kultura retportalo en la ĉefurbo de Senegalo). Tie la juna entreprenisto Ousseynou Khadim Béye, kiu kreis videoludon por plurfunkciantaj telefonoj nomatan Cross Dakar City, uzas la ludon por averti la ĝeneralan publikon pri la trista ekzisto de

“talibés” – knaboj kiuj forlasas siajn hejmojn por studi en la Koranaj lernejoj, kaj estas ekspluatataj kaj reduktitaj al almozuloj en la stratoj de Dakar.

Oni povas certe veti ke tiuj eltro v emuloj en kulturaj kaj kreivaj industrioj estos ankaŭ ŝlosilaj ludantoj en Diamniadio, la unua Senegala Inteligenta Urbo, lokita precize 30 kilometrojn for de Dakar. Oni atendas ke ĝi grave kreskos dum la proksimaj venontaj jaroj. (Ĝis ĉi tie estas tradukita de Ileana Schroder, Danio; La sekva parto ĝis la fino estas tradukita de Pablo León).

de Ayoko Mensah

16 Unesko-Kuriero

De Inteligenta Urbo al Vulgara Urbo

Diamniadio ne estas la sola Inteligenta Urbo en Afriko. Kiel atestantoj de la okazanta revolucio, la disvolviĝo de multaj urbaj projektoj kaj elstaregaj ciferecaj centroj komenciĝas ankaŭ en aliaj landoj. En Niĝerio, Jabo (Yaba), antaŭurbo de Lagoso, estas jam famkonata teknologia nabo kromnomata Jabakon-Valo (Yabacon Valley). En Kenjo, Konza Teknologia Urbo gastigas 250 novajn firmaojn kaj estas konata kiel la Afrika Silicia Savano. Similaj ekzemploj ekzistas en Benino, kie la registaro disvolvis la projekton Benina Inteligenta Urbo; en Maroko, kie estas lanĉita la projekto Inteligenta Urbo e-Madina en

Kazablanko, kaj tiel ankaŭ en Ruando kaj Sud-Afriko.

Kvankam tiuj novaj urbaj evoluigoj sendube malfermas novajn ŝancojn por afrikaj junuloj, ili ankaŭ levas kelkajn demandojn. En 2010, Senamé Koffi Agboginou, la sendependa togolanda antropologo kaj studento pri arkitekturo, fondis la afrikan arkitekturan platformon. Li kredas ke afrikaj Inteligentaj Urboj ne devus klopodi reprodukti okcidentajn ekzemplojn, sed devus inventi siajn proprajn modelojn devenantajn de lokaj kuntekstoj. Li disvolvas la ideon pri “enradikiĝinta moderneco” en kvartalo de Lomeo, La togolanda ĉefurbo, kie li malfermis Woelab, kiun oni priskribas kiel “la unua afrika spaco dediĉita al teknologia

demokratio”. Ĝia celo estas igi pintan teknologion akirebla por ĉiuj lokaj homoj.

Ĝi estas speco de “fabrik-labora torio je la nivelo de la strato”. “Ni devas iri preter la Inteligenta Urbo al la morgaŭa vulgara urbo, la kundividema urbo”, diras S.K. Agboginou, kiu evoluigis sian teorion de “malalta altteknologio”, farante teknologion alirebla al la malriĉaj konsumantoj. Li proponas specon de cifereca demokratio kaj kolektiva inteligenteco, kiu aŭtonomigas la loĝantojn de tiu areo: “Ni estas la solaj en Afriko, kunigantaj dezajnistojn, programistojn, masonistojn, ĉarpent istojn, vestdezajnistoj, kaj eĉ senhejmulojn en unu loko por kundividi projektojn,” li klarigas en

WAZIHack Togo!, dutaga evento (2017) celanta akceli la adopton de IdeA (Interreto de la Aĵoj)-solvoj en Afriko.

© http://www.lafricainedarchitecture.com/ http://www.woelabo.com

17

artikolo aperinta en la revuo Forbes Afrique. Homoj ĉie parolas pri Woelab kiel kovejo por novaj entreprenoj kaj loko, kie trejnado kaj laborejoj estas atingeblaj por ĉiuj. La teamo reliefigis sian teknologian lertecon ĉe la elpenso de W.Afate, altteknologia 3D-printilo tute farita el elektronikaj rubaĵoj.

Kulturo kun forta socia orientiĝo

La apero de ĉiam-kreskanta nombro de ciferecaj entreprenistoj ne devus eklipsi la agemon kaj kreivon de junaj artistoj kaj kulturaj agantoj en ĉiuj afrikaj urboj. Ĉi tiuj artistoj laboras por aŭdigi siajn voĉojn, provante vivteni sin per sia arto, kaj laboras por plibonigi siajn urbojn malgraŭ limigitaj rimedoj kaj malfacilaj cirkonstancoj. En Brazavilo, Kinŝaso, Lubumbaŝo, Dualao, Segou kaj Nĵameno estas pluraj prototipaj projektoj, kiuj ligas artan aliron kun socia efiko.

La Atelieroj Salm, fonditaj de la skulptisto Bill Kouélany en Brazavilo, subtenas novan generacion de tre talentaj junaj artistoj. La Lubumbaŝa Bienalo, okazinta por la kvara fojo en 2015, altiris internacian atenton. En Kinŝaso, jam konata pro sia muziko, estas pli kaj pli da festivaloj kiuj reliefigas la urban esceptan kulturan riĉecon.

En Dakaro, krom la renoma Dak’Art Biennale pri nuntempa afrika arto, la festivalo Afropixel, organizita de la Ker Thiossane-Asocio, gajnas

rekonon kiel platformo por projektoj, eventoj, debatoj, diskutoj, kaj arta kaj socia eksperimentado. Ker Thiossane intencas esplori la potencialon de novaj amaskomunikiloj por stimuli lokan disvolviĝon, kiu estu inkluziva kaj daŭripova, dum observado de tio, kio povas difini la apartajn trajtojn de afrika kreiva urbo. Tiel, en 2016, la temo de la kvina festivalo Afropixel estis “Kundividita Urbo”, ampleksa temo rezultiganta abundan programon de fabrik-laboratoriaj laborejoj, artistoj en loĝejo, malfermaj atelieroj, ekspozicioj, publikaj instalaĵoj, projekciadoj de videomapado, kaj multnombraj interŝanĝoj.

Dum la lastaj dek jaroj, kelkaj eventoj ligitaj al hiphopo floris tra la kontinento. Rimarkinde, tio iom post iom estigis tutan reton de artistoj, produktistoj kaj festivaloj, kiuj nuntempe helpas impulsi artan kunlaboradon, solidarecon kaj socian transformon. Repistoj multe engaĝiĝis en komunumajn celojn kaj protestajn sociajn movadojn, kiel la muzikgrupo Y’en a Marre (Troas por mi) en Senegalo, Le Balai Citoyen (la Civitana Balailo), politika desuba movado en Burkino, kaj la movado Iyina [kio signifas “ni estas lacaj” en loka araba lingvo] en Ĉado.

En majo 2016, Smokey [Serge Bambara], la burkina repisto, aktivulo kaj kunfondinto de Le Balai Citoyen, estis la unua ricevanto de la prestiĝa premio Music in Exile Fund

Reto por kreivaj urboj

Dum kelkaj urboj kiel Kaburbo, Dakaro, Prajo, Johanesburgo, Vagaduguo, Kinŝaso kaj Brazavilo – celas kulturajn kaj kreivajn industriojn kiel lokan vektoron de daŭripova evoluo, la koncepto pri Kreiva Urbo estas ankoraŭ sufiĉe nova en Afriko. Tion evidentigas la malforta reprezentateco de Afriko en la Reto de Kreivaj Urboj de Unesko naskiĝinta en 2004. Ĝis nun, nur kvar afrikaj urboj (Brazavilo en 2012, Dakaro en 2014, Kinŝaso kaj Lubumbaŝo en 2015) aliĝis al la reto, kiun konsistigas 116 urboj en 54 landoj.

Dakaro jam estis nomumita de Unesko kiel “Kreiva Urbo por Ciferecaj Artoj”. Por la urbestro de Dakaro, Khalifa Sall, ĉi tiu rekono sendas fortan signalon, ne nur al investantoj kaj politikaj decidoprenantoj, sed ankaŭ al Dakaraj junaj entreprenistoj, kiuj jam estis evoluigantaj kulturajn kaj kreivajn industriojn kiel parton de la cifereca ekonomio sufiĉe pli frue ol oni donis la etikedon.

Fellowship, kiu ĉiujare rekompencas la artistojn el la tuta mondo, kiuj metis sian arton je la servo de libereco. Du monatojn poste, kiam la studio de la muzikisto en Vagaduguo, estis detruita pro brulego, forta internacia mobilizado tuj manifestiĝis ĉe sociaj retejoj kaj estis lanĉita mon-kolektado por financi ĝian rekonstruon.

La junaj afrikaj artistoj kaj kulturaj entreprenistoj estas kreemaj kaj engaĝiĝemaj, sed ili estas ankaŭ determinitaj dediĉi la konsiderindan potencialon kaj rimedojn de la ciferecaj iloj al la kiel eble plej bona uzo en la efektivigo de la estonteco, pri kiu ili revas.

Ayoko Judith Mensah estas franca-togolanda ĵurnalisto kaj konsilisto. Post kiam ŝi fondis kaj redaktis la revuon Afriscope, ŝi laboris kiel spertulo en la programo EŭropUnia-Afrika, Karibia kaj Pacifika (EU-ACP) ACPCultures +, en la Sekretariejo ACP en Bruselo. Nuntempe ŝi laboras kiel konsultisto por la Afrika Oficejo de la Centro por Belartoj en Bruselo.

La artikolon el la angla lingvo tradukis Pablo León, ĵurnalisto, Argentino, kaj Ileana Schroder, Danio, vicprezidanto de DEA.

La video-danca spektaklo “Urban Matters” de Tiziana Manfredi kaj Andreya Ouamba, esploras la rilaton inter la ĉiutaga vivo kaj urba spaco, DAK’ART 2016. © Tiziana Manfredi

Antaŭvide al urba estonteco

En 2030, 60% de la monda loĝant aro loĝos en urbaj areoj. Urboj alfrontos enormajn defiojn en rilato al poluado, loĝejoj, ekonomia evoluo, malriĉeco, mastrumado de rimedoj kaj energio.

Kadre de sia projekto pri Kulturo por Daŭripova Urba Disvolviĝo, lanĉita en 2015, Unesko eldonis tutmondan raporton titolitan Kulturo: Urba Estonteco. Ellaborite kun la subteno de naŭ regionaj partneroj kaj ties respektivaj retoj, spertuloj kaj internaciaj organismoj, ĝi proponas

rekonsideron pri la mastrumado de la ŝanĝoj efikantaj sur urboj kaj la rolo de kulturo en daŭripova urba evoluo. Ĝi analizas la tendencojn, minacojn kaj perspektivojn en malsamaj regionaj kuntekstoj.

La raporto estas valora ilo por helpi al registaroj efektivigi la Tagordon 2030 por Daŭripova Evoluigo kaj precipe la 11-an CDEon.(1)

  1. La 11-a CED: “Fari urbojn kaj homajn setlejojn inkludemaj, sekuraj, resiliencaj kaj daŭripovaj.”

FONTO: Unesko-Kuriero – 01/ 2017

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s